do-gamo. La serio de la notnomoj en solfeĝo: do (aŭ ut), re, mi, fa, so(l), la, si/ti (origine tiritaj el la komencoj de vortoj de latina himno).
Dankon, carlosalberto, vi esta tre afabla !!
Sed mi havas aliajn demandetojn:
Ĉu oni prononcas ilin kiel en la portugala? Ĉu ili estas propraj nomoj? ☺
Laŭ mi, jes.
> Ĉu ili estas propraj nomoj?
Ĉu PaulP bonvolus respondi?
Ne, se ili estus propraj nomoj, ili havus komencan majusklon. PMEG nomas ilin "senfinaĵaj vortetoj". Ili simple estas transprenitaj senŝanĝe el la origina lingvo, ĉi-okaze el la latina. Simile okazis kun la nomoj de grekaj literoj (alfa, beta, gama, delta ...), de hebreaj literoj (alef, bet, gimel, dalet ...).
Miaopinie oni ja povas se necese esperantigi ilin, kiel ekzemple en tia frazo: "Unu kordo de mia violono rompiĝis. Nun mi ne plu povas ludi la laojn." "La muo (µ) estas uzata prefikse por indiki unu miliononon."
P.S. En via frazo "muzikaj tonoj" estas subjekto de la frazo ... do ;-)
Do...mi ruĝiĝas kaj forprenas la akuzativojn ☺
Kompreneble, mi dankas pro la detala klarigo !!
Dankegon, Paul!
Ĉu oni ne povas uzi ankaŭ literojn por la muzikaj tonoj en Esperanto? Por "C" PIV donas interalie la definio "nomo de la unua tono de la C-maĵora gamo", kaj por "do" PIV donas "1. en la relativa solfeĝo la tonikon; 2. en la absoluta solfeĝo la absolutan tonon C." Do ambaŭ eblas.
Do:
Do/ut = C, re = D, mi = E, fa = F, so(l) = G, la = A, si/ti = B (male de la germana, en kiu si nomiĝas H, kaj B estas si♭)
Cetere, ŝajne en Esperanto G♭/sol♭ estas prononcata go-bemola/sol-bemola, kaj G♯/sol♯ estas prononcata go-diesa/sol-diesa. La terminoj bemolo kaj dieso verŝajne venas el la franca terminoj "bémol" kaj "dièse".
Jes, kompreneble. Mi iel supozis, ke Ianna scivolas pri la prononcmanieroj de la alia serio.
Etikedoj
Vidi ĉiujn etikedojnListoj
Frazteksto
Permesilo: CC BY 2.0 FRRegistroj
Tiu ĉi frazo estas originala, ne derivita de traduko.
aldonita de ianna, 2015-oktobro-14
ligita de carlosalberto, 2015-oktobro-15
modifita de ianna, 2015-oktobro-15
ligita de couarail, 2015-oktobro-15
ligita de ianna, 2015-oktobro-16