Mi proponas anstataŭ strekon *interspacon, distancon
Mi petis konsilon de sperta Esperantisto-matematikisto.
Li respondis, ke streko estas tute bona traduko, ke interspaco aŭ distanco estus eraraj, kaj ke "segmento" estas pli fakeca termino, kaj ke laŭ la Matematika Terminaro de Bavant ankaŭ "streko" uzeblas por ĉi tiu senco de "segmento".
Mi do ne emas ŝanĝi la vorton.
Tamen mi dankas pro via rimarko, kiu serĉigis min.
Mi ankaŭ tre ŝatas diskuti lingvajn problemojn, precipe ankaŭ kun vi. Jen mi pensis, ke vi misuzis strekon kiel "germane Strecke", dume ĝi ja signifas "germane Strich". Laŭ miaj magraj matematikaj konoj mi pensas, ke estas kurioza lingve dividi "Striche" dume matematikistoj dividas "Strecken, Summen" ktp. Se oni nun volas dividi "Strecken", tiam laŭ mi estas interspaco ĝusta, precipe, ĉar mi ne havas la Bravant Terminaron je la manoj. Konkludante mi pensas, ke Bravant volis traduki "Strecke" kiel streko, sed en tio mi pensas, ke li eraretis.
Etikedoj
Vidi ĉiujn etikedojnListoj
Frazteksto
Permesilo: CC BY 2.0 FRRegistroj
Tiu ĉi frazo estis komence aldonita kiel traduko de frazo n-ro 428916
aldonita de GrizaLeono, 2010-septembro-15
ligita de GrizaLeono, 2010-septembro-15
modifita de GrizaLeono, 2010-septembro-15
ligita de PaulP, 2014-septembro-22