
Pro --> Por

Jes, iel vi pravas, koran dankon. Sed ankoraŭ mi ne plene certas. Ĉu eĉ "dum" aŭ "je" ne taŭgus tie ĉi?

"Por" indikas celon. Vi povus esprimi vian frazon jene "Cele fari tiun laboron, uzu..."
"Dum" ... ne. Ekzemple: Dum vi faras tiun laboron... vi povas kanti"
"Je" oni uzas, se neniu alia taŭga prepozicio troveblas. Ĉi-kaze estas tute klare, ke la prepozicio estu "por".
Eble utilos al vi legi pri "por" ĉe
http://www.reta-vortaro.de/revo
(aŭ en PIV, se vi havas ĝin)

Eble vi forgesis ŝanĝi tiun frazon, ĉar jam forasis pli ol monato ;D
Mi subtenas la proponon de GrizaLeono. Pri la "angulan frotumilon" mi ne certas, sed ŝajnas al mi bone.

Pri "frotumi": tiu vorto aperas kiel traduko de la germana vorto "schleifen" en "Maŝinfaka Esperanto-vortaro prielementa" de Eugen Wüster" el 1923. Sed ekzemple la traduka vortaro EO-NL-EO de P.De Smedt tradukas "slijpen" per ŝlifi. Tamen tiu vorto ne estas oficiala. Mi do ne rajtas rekomendi la vorton "ŝlifi" :)

Mi ĵus ŝanĝis "pro" al "por", koran dankon denove.
Ĉu "ebenigilo" aŭ "glatigilo" estus pli bone ol "frotumilo"?

@ virgil
"ebenigilo" aŭ "glatigilo"...
Foje oni uzas la maŝinon por ebenigi aŭ glatigi ion, sed tute ne ĉiam. Ekzemple oni povas uzi ĝin por sulkigi muron (por poste enmeti ekz. tubon); oni ofte uzas ĝin por forigi akrajn angulojn, eĉ por tranĉi metalajn aŭ ŝtonajn objektojn.
@ danepo
Jes, Zamenhof uzis la vorton, sed ne metis ĝin en la fundamentan vortaron. Nu, multaj fakvortoj ne estas en la fundamenta vortaro. Laŭ "Konciza etimologia vortaro" de Cherpillod la radiko ŝlif- estas germandevena. Simila vorto estas uzata en la nederlanda (slijpen) kaj ankaŭ en la rusa, se mi bone memoras. Eble la vorto estas proponenda por oficialigo. Ĝi ja indikas bazan operacion en la mekanika prolaborado de diversaj materialoj.

@danepo ... "prilaborado" kompreneble. La preskoboldo puŝis mian fingron sur la apudan klavon :)

> angulan ŝlifmaŝinon
laŭ la fidinda Granda Vortaro Germana-Esperanto de Krause

Nia laborgrupo "la bona lingvo" metis "ŝlifi" en la liston "Radikoj oficialigindaj", vidu http://bonalingvo.org/index.php...oficialigindaj
Kompreneble temas pri relative faka termino, sed nuntempe oni povas facile aĉeti ĉiajn ilojn en vendejoj, kaj multaj homoj uzas ilin por mem konstrui aŭ ripari ion. La radikoj necesaj por ĝuste esprimi tiajn laborojn miaopinie oficialigindas.
La ĉefa demando estas, ĉu necesas nova radiko, aŭ eblas kunmeti vorton el oficialaj radikoj. "Frot-um-i" estas tia kunmeti, sed ĝi aperas nek en PIV, nek en ReVo, verŝajne la vorto ne sukcesis pro tio, ke por bona "ŝlifo" oni evitu frotadon. La celo de ŝlifado ne estas varmigi la pecon aŭ la ilon per frotado, sed utile uzi la energion por forigi erojn de la peco.
タグ
すべてのタグを見る例文
ライセンス: CC BY 2.0 FR更新履歴
この例文は #453783
追加:virgil, 2010年11月6日
編集:virgil, 2011年2月2日
編集:al_ex_an_der, 2012年11月30日