Mi vidis dometon malproksime?
Interesa demando: Ĉu ekzistas diferenco. Mi supozas, ke dometo, kiun mi vidas malproksime / en malproksimo, estas malproksima de mi, kaj do mi vidas kaj "dometon malproksime" kaj "malproksiman dometon". Se mi eraras, klarigo estas bonvena. Plia demando estas: Ĉu tradukanto redonu la signifon kaj estu libera pri la formo aŭ ĉu li/ŝi ankaŭ estu fidela ankaŭ al la formo de la originalo (uzante adverbon ne nia ekzemplo).
Mi emas ne decidi tion kaj opinias, ke tion decidu la tradukanto.
Al Martinod:
"Mi vidis dometon en la malproksimo" ?
Se mi uzus proverbon, kiun vorton ĝi difinu? Mi vidas du eblojn:
1. "malproksime vidis"
2. dometon [estantan] malproksime.
Al Alexander:
Mi verŝajne emas eviti subkomprenitajn vortojn.
Mi tradukis el la franca. La esprimo "au loin" (en la foro/malproksimo) verŝajne difinas la dometon laŭ la franca vortordo, kie ĝi estas post la dometo.
Supozeble ambaŭ manieroj esprimi la sencon de la franca frazo estas taŭgaj. Mi proponas aldoni la aliajn versiojn.
Al grizaleono:
Via frazo estas ĝusta: Mi vidas malproksiman (de mi) dometon.
Mi tamen serĉis manieron diri ke ne temas pri speciala eco de la dometo, sed pri mia maniero vidi ĝin: mi vidis ĝin de malproksime (estante malproksima de ĝi).
Ne ŝanĝu vian frazon, kaj mi ne aldonos alian, sed eble iu alia faros?
Al Martinod:
Ne hezitu aldoni vian frazon!
Eble vi povas aldoni plurajn frazojn.
Kion pensi pri "vidis de malproksime/de fore/en la malproksimo"?
Tunnisteet
Näytä kaikki tunnisteetListat
Lauseen teksti
Lisenssi: CC BY 2.0 FRLokit
Tämä lause on alunperin lisätty lauseen #847037
käyttäjän GrizaLeono lisäämä, 25. elokuuta 2011
käyttäjän GrizaLeono linkittämä, 25. elokuuta 2011
käyttäjän GrizaLeono lisäämä, 25. elokuuta 2011
käyttäjän GrizaLeono linkittämä, 25. elokuuta 2011
käyttäjän GrizaLeono lisäämä, 25. elokuuta 2011
käyttäjän GrizaLeono linkittämä, 25. elokuuta 2011
käyttäjän sadhen linkittämä, 25. marraskuuta 2012
käyttäjän danepo linkittämä, 23. heinäkuuta 2013
käyttäjän danepo linkittämä, 23. heinäkuuta 2013
käyttäjän martinod linkittämä, 23. heinäkuuta 2013