Phrase nº477970
Important ! Vous allez ajouter une traduction à la phrase ci-dessus. Si vous ne comprenez pas cette phrase, cliquez sur « Annuler » pour tout réafficher, puis cliquez sur la phrase que vous comprenez et voulez traduire.
Veuillez ne pas oublier les majuscules et la ponctuation! Merci.
Commentaires
Ajouter un commentaire
Il vous faut être connecté(e) pour ajouter un commentaire. Si vous n'êtes pas inscrit(e), vous pouvez vous inscrire ici.
Kaj en tiuj tempoj ni ŝparu, kiel ekzemple inkon por superfluaj komoj!
Ĉu mi rajtas demandi, kio estas "moduso"?
Mi ne trovis la vorton en nova PIV kaj ĝi certe ne estas oficiala vorto.
Eble ĝi signifas "manieron"... Tiukaze vi povintus eĉ ŝpari pli multe, jene: Ekde nun mi nur energiŝpare skribos. :)
Amike salutas Leo
Mi pensis al la Germana «Modus», kies uzadon en tiela (pli-malpli komputila) kunteksto influis la Angla «mode». Mi nevole tajpis «modo» kaj ‹korektis›.
Per «moduso» mi celis aranĝon de agordoj de iu aĵo … sed tio klarigas nenion, ĉu?
La Komputada Leksikono de Pokrovskij tekstas:
« modus·o —
1. Reĝimo.
2. La atingopermesoj (de dosiero).
Angle: mode
Germane: Modus »
(– http://www.esperanto.mv.ru/KompLeks/ME.html –)
La Komputeko tradukas ankaŭ per «agordo» kaj «reĝimo»: http://komputeko.net/index_eo.php?vorto=modus
Ironie, ke mi malŝparis radikojn, kiam mi celis ŝpari energion … Vian proponon mi tre ŝatas. ☺
Mi komprenas, ke mi ne komprenis :)
Mi ne tuj scias oficial(igend)an vorton por tiu koncepto.
La ĝisnuna ideo en la listo "la bona lingvo" estas, ke ne ĉiuj fakvortoj bezonas tujan oficialigon.
@ Hans07
Vi povintus ŝpari energion skribante "Vi eklernis Esperanton." :)
Amike salutas Leo