Mi estas emerita kuracisto, (pediatro, infektologo kaj radiologo), prezidanto de la 42-jara Budapeŝta Medicina Esperanto-Fakgrupo. Mi estas membro de Facebook kaj Ipernity. Mia retejo kadre de Ipernity estas http://www.ipernity.com/home/45435 . Mi kunredaktas ankaŭ la retejon http://www.egalite.hu ... Kune kun mia edzino, Julinjo, ni iniciatis la Internacian Laborgrupon por Antaŭenigi la Lernejan instruadon de Esperanto kaj la Internacian Laborgrupon "Medicinistoj por Esperanto".
Mi lernis la rusan, latinan, germanan, anglan, italan, hispanan kaj francan lingvojn. Mi interkonatiĝis kun Esperanto somere de 1960. La universitata lektoro malkonsilis okupiĝi pri Esperanto dirante, ke "Esperanto ne estas lingvo!"
En 1966 mi fariĝis la lasta disĉiplo de Julio Baghy, en la hospitalo, kie mi komencis mian kuracistan praktikadon. Ĝis nun mi sukcese gardis la entuziasmon ricevitan de unu el inter la plej grandaj poetoj de Esperanto. Laŭ mia opinio en naciaj kadroj oni devus uzi nacian, en internaciaj rilatoj oni devus uzi internacian lingvon. Helpe de Esperanto mi havas amikojn en pli ol 40 landoj. Por mi Esperanto signifas veran, lingvan egalrajtecon...
Muelisto
Nome
D-ro Lajos Molnár
Paese
Hungary
Data di nascita
October 14, 1940
Pagina iniziale
http://www.egalite.hu
Membro da
September 20, 2010
contribuente