GrizaLeonoさんの文章のコメント(コメント数: 6290)

<<
<
12345 >>>
  1. 10時間前
    Nu, mi ne estas specialisto pri nodoj. Verŝajne la ĝusta traduku estu "dekstra nodo". Tiun vorton mi trovis en PIV sub "maŝo". Mi korektas la frazon.
    Dankon!

  2. 23時間前
    Kio estas REKTA nodo?
    (Mi loĝas ne apud la maro; eble tial mi ne scias tion.)
  3. 1日前
    Komence mi skribid "luaĵo". Ofte la unua ideo estas la plej bona.
    Mi do revenas al ĝi, danke al via rimarko. Fakte la luo verŝajne daŭras.
    Dankon.
  4. 1日前
    Bonvole pripensu, ĉu sufiĉas "luaĵo".
  5. 2日前
    Jes. "Surveturitis" estas grava, eĉ mortiga afero :)
    Se vi preferas "platpremitis", mi avertas vin, ke ĝi estas eĉ pli grava...
    Cetere la _neoficiala_ sufikso estas itO, ĉu ne?
    Mi do konjektas, ke la medicino kun ĝiaj multaj latin(ec)aj terminoj estas fako ... ne tute fremda al vi :)
  6. 2日前
    Eble via sekreta revo estis medicina profesio? Tiom da "-itis" — Jen longa listo de malsanoj. ;-)
  7. 2日前
    "Keĉup" estas neoficiala radiko, sed ĝi estas en la listo http://www.bonalingvo.org/index...oficialigindaj
  8. 3日前
  9. 4日前
    La traduko de la angla frazo estas
    Li kuris laŭ(longe de) la strando/plaĝo.
    Kaj ĉu ne ankaŭ la franca diras tion? (Mi demandas tre modeste, ĉar mi tion ne scias. Mi nur scivolas.)
  10. 4日前
  11. 4日前
    Prefere "kiujn viro ne faru post sia edziĝo."
  12. 6日前
    Mi scivolas, ĉu "sekretigi" kaj "teni sekreta"/"gardi sekreta" diras la samon. Mi emas, kredi ke "sekretigi" = "faire un secret" kaj deziras demandi, ĉu vi perceptas diferencon aŭ ne.
  13. 12日前
    Mi intence skribis "sitenon", ne "siNtenon", supozante, ke ne temas pri la teno de sino :)
  14. 12日前
  15. 12日前
    En la kursoj au al la kursoj?
  16. 12日前
  17. 12日前
  18. 12日前
    Mi laŭvorte tradukis la francan "rossignol" per "najtingalo", kvankam miascie tiuj birdoj neniel povas vivi en kaĝo.
  19. 14日前
    Vortarulo skribis:
    < Ĝi eble estas ie en la "griza zono" inter laŭgramatikaj kaj malgramatikaj frazoj, mi ne scias...

    Ĝi certe estas en la grizaj ĉeloj de GrizaLeono :)

    Intertempe mi plu traserĉas Esperantilon.
  20. 14日前
    >Ĉu ni faru statistikon laŭ denaskaj lingvoj?

    La plimulto ne pravas. Nur la gramatikeco pravas.
  21. 14日前
    >Ĉu ni faru statistikon laŭ denaskaj lingvoj?

    La plimulto ne pravas. Nur la gramatikeco pravas.
  22. 14日前
    >ne ĝenas min la etikedo "debatable"

    Mi gxenas ke iu aldonas tian etikedacxon sen anonci tion cxar la frazo do estas senkreditigita kaj la auxtoro ne konscias pri tion. Vortarulo specialigxas en tiu arto.
  23. 14日前
    Ĉu ni faru statistikon laŭ denaskaj lingvoj? Poste oni vidos, kiel akceptebla la frazo estos. Kion vi (ĉiuj) pensas?

    Kaj kion oni faru kun frazoj, kiuj estas debatindaj kaj pri kiuj 50% (aŭ pli?) de la parolantaro juĝas, ke ĝi estas malbonforma aŭ nekomprenebla?
  24. 14日前
    >la frazo ne estas komprenata

    De vi, germananoj aux rusanoj, sed de mi, francano, gxi estas perfekte komprenebla...

    Mi diras timi/lerni/ami/traduki/ktp
  25. 14日前
    Mi ŝatus aldoni, ke mi pensas simile kun Alexander. Por multaj la frazo estas ne komprenebla kaj oni devas konstati, ke la frazo per si mem estas almenaŭ "gramatike nekutima kaj EBLE malĝusta". Eĉ se ĝi estas valida laŭ iu regulo, pli komprenebla vortigo taŭgus pli bone. Frazoj ja estu kompreneblaj kaj tradukeblaj.

    Sed ankaŭ sciu, ke min interesas la diskutu kaj ke mi ankaŭ ne facile povas klarigi, kial la frazo por mi ŝajnas sufiĉe "evidente" malgramatika. La ekzaktan klarigon ni ankoraŭ ne trovis kaj kiu scias, ĉu ni trovos ĝin...
    Estas do interesa diskuto pri la lingvistikaj aspektoj de tiu ĉi frazo, kvankam mi ankoraŭ pensas, ke tia frazo pli bone ne estu en la korpuso, ĉar multaj ne komprenas (aŭ miskomprenus) ĝin, multaj opinias ĝin malĝusta kaj oni kutime ne parolas tiel en Esperanto.
    Ĝi eble estas ie en la "griza zono" inter laŭgramatikaj kaj malgramatikaj frazoj, mi ne scias...

    Jen miaj "sentoj".
  26. 14日前
    Por posedantoj de la programo ESPERANTILO, kiu elŝuteblas kaj libere kaj senpage uzeblas kaj elsuteblas ĉe http://esperantilo.org
    en la menuero "Lingvistiko" estas ero "Redakto de radikaro".
    Oni povas enigi vorton en la unua tekstujeton kaj klaki sur "Ek".
    Aperas listeto, en kiu oni povas trovi, kiuj ecoj de la vorto estas registritaj en la programo.
    Ekzemple: mi enigas "ĉesi" en la unuan tekstujeton kaj klakas sur "Ek". La programo montras nur: "priskribo per i-verbo".
    Mi komprenas tion kiel "la verbo havas transitivecon por infinitivo".
    Tio signifas, ke oni ne diru "Ĉesu fumadon", sed ja "Ĉesu fumi"

  27. 14日前
    Kara Griza Leono, mi tute ne emas fordiskuti la eblon, ke vi uzas pravajn argumentojn, sed ĉiuokaze mi (kaj supozeble ankaŭ vi) konstatis, ke la frazo ne estas komprenata. Ĉu tio ne estas ŝufiĉa rekomendo por la uzo de alia vortumo?
  28. 14日前
    Kara Alexander, vi skribis: "Ĉu vi ne ŝanĝis la vortordon? (Li timis diri, ke pluvos".
    Iu jam (prave) respondis vian ŝercon, kiu tamen estigas ĉe mi novan demandon: Ĉu "timi" do ja estus "modala" verbo... kaj KIAL do.

    Kompreneble estus pli facile por mi ŝanĝi mian frazon por ĉesigi la diskuton, sed tio similus al "balai la pulvon sub la tapiŝon", kiel diras la esprimo.
  29. 14日前
    Unue mi volas diri, ke ne ĝenas min la etikedo "debatable". Mi ja preferus "diskutinde" :)

    Kara Fekundulo, mi serĉas la KIALON de via aserto: KIAL la unua frazo bonas, kaj ne la dua.

    Fine mi ekvidas, ke ankaŭ en la nederlanda ekzistas ia diferenco inter "hij wil iets doen" (Li volas fari ion) kaj "hij zegt iets TE doen" (li diras fari ion). En la unua frazo ni ne bezonas la vorteton "TE". Tiu vorteto ne estas tradukata en Esperanto, same kiel la angla "to" kun la senco en la esprimo "to be or not to be".
    Mi ja devus ekzameni aliajn verbojn. Oni ekzemple NE diras "hij hoort TE zingen" (li aŭdas kanti) aŭ "hij zag iets TE gebeuren" - li vidis ion okazi- Do la afero ankoraŭ ne tute klaras al mi!)
    La programo ESPERANTILO distingas diversajn transitivecojn de verboj (por ekscii tion, necesas iom analizi la progamon, kiu mem kapablas gramatike analizi frazojn). La distingo estas farata laŭ la eco de verbo akcepti substantiv(ec)an rektan objekton kaj/aŭ infinitivon. Oni povus diri, ke ekzistas 3 specojn de transitiveco.
  30. 14日前
    Jes, kaj la konkludo estas, ke 'timi, ke pluvos' povas roli kiel rekta objekto nur post modala verbo.
    Do, 'Li povis timi, ke pluvos' estas bona, sed 'Li diris timi, ke pluvos', ne estas bona.
  31. 14日前
    Ho dankon. Kiel mi ĝuste dirintu? "Influi" eble, ĉu?
  32. 14日前
    Ne, alexander, la celita signifo estas: "Li diris, ke li timas, ke pluvos." / "Li diris: 'Mi timas, ke pluvos'."

    La diskutado ja estas pri tio, ĉu oni rajtas en Esperanto diri "Li diris timi, ke pluvos."
  33. 14日前
    Kara GrizaLeono, ĉu vi ne ŝanĝis la vortordon? (Li timis diri, ke pluvos.)
  34. 14日前
  35. 14日前
    Peto al vi: ne inventu viajn proprajn regulojn. Kundiskutu pri la temo aŭ lasu ĝin.
  36. 14日前
    La gramatikeco de tiu ĉi frazo estas disputebla (tial mi ĵus aldonis la markilon). La diskutado pri samtipa frazo troviĝas ĉe:
    http://tatoeba.org/deu/sentences/show/2349552

    Bonvolu diskutu tie. La tie farota decido verŝajne poste ankaŭ afektos tiun ĉi frazo.
  37. 14日前
    Petu al sysko : etikedoj devas esti pravigitaj. Vi ne regas frazojn !
  38. 14日前
    Mi faris tion, ĉar evidente la gramatikeco de tiu ĉi frazo ja estas grandskale debatebla. Laŭ mi do klaris, ke ĝi estas almenaŭ markinda.

    Bonvolu citi/montri la regulon en la regularo, kontraŭ kiu mi laŭ vi agis.
  39. 14日前
  40. 14日前
    iu aldonis etikedon "debatable" sen diri ke li/ŝi faris tion. Fari tion kontaŭdiras la regulon en Tatoeba...
  41. 14日前
    Bonvolu klarigi, kion vi komprenas en ĝi. Ĉu ion kiel "Mi aŭdas, ke iu kantas" aŭ "Mi aŭdas kantadon." aŭ "Mi aŭdas, ke mi kantas."?

    Laŭ mi, ĝi tute ne estas bonforma esperanta frazo. Tutege ne. Ĝi eĉ estas nekomprenebla al mi.
  42. 14日前
    Mi trovas frazon "Mi aŭdas kanti" tute sensenca.
  43. 15日前
    Nu, ĉe "Mi aŭdas kanti." mankas la subjekto de la verbo "kanti". Kiu kantas? Nur eblas diri: "Mi aŭdas vin/lin/iun/la kantistinon kanti." – por tion ebligi, la unua verbo ne necesas esti modala, sed verbo de percepto, ekzemple vidi, aŭdi, senti, flari... (ŝajne kun kelkaj aliaj verboj ankaŭ funkcias)

    Kion vi volis esprimi per "Mi aŭdas kanti"?
  44. 15日前
    Dankon, kara Fekundulo. Ĉu mi do ne rajtus diri "Mi aŭdas kanti"?
    Mi provis kompreni la klarigojn pri "modala" en PIV kaj en ReVo, sed mi ne sukcesis :(
  45. 15日前
    Laŭ mi, ne. Povi, rajti, devi, voli ktp. estas modalaj verboj.
  46. 15日前
  47. 15日前
    Nun ni havas dufoje la saman frazon. Sed mi estis la unua! :-)
  48. 15日前
    Mi ne volas rekomenci la diskuton. Jen nur simpla demando: ĉu "aŭdi" apartenas al la tiel nomitaj "modalaj verboj"?
  49. 16日前
    Bone! Dankon.
    Mi esperas, ke neniu sekve plendos pri la koncizeco :)
  50. 16日前
    Jes, kara Alexander. Ĉu vi aldonos vian fluan varianton?
<<
<
12345 >>>