القائمة
Saluton. Fine, mi aligxis al TATOEBA. Mi povos kontribui al "tatoeba" per kontroli la japanajn frazojn.
Saluton kaj bonvenon! Mi ĝojas, ke nun ankaŭ vi kontribuas al la evoluo kaj sukceso de Tatoeba. Cetere: Pluraj helpiloj uzeblas por skribi literojn kun supersignojn. Mi aplikas la programon duoblilo http://members.aon.at/aldone/duoblilo.html (tie klaku al duoblilo.exe). La literojn kun "tegmento" (ekzemple ĝ) vi produktas simple per duobla klako de la litero (ekzemple gg). Se vi volas skribi "gg", tajpu g-g. Por ricevi ŭ tajpu yy!
Tajpi en multaj lingvoj inkluzive de Esperanto ebligas al vi la reta redaktilo http://www.typeit.org/
Necesas korekti eraron, kiun mi faris:
-> skribi literojn kun supersignoj
Saluton kaj bonvenon, Blanka_Meduzo :)
Ĝuu viajn kontribuojn tie ĉi!
Bonvenon, Meduzo !
Koran bonvenon! Ni tre ĝojas, ke vi decidis aliĝi al Tatoeba kaj helpi nin. Via helpo estos tre bonvena. Se vi havas emon kontroli japanajn frazojn, multaj ankoraŭ urĝe reviziendaj atendos vin en la sekva listo:
http://tatoeba.org/deu/tags/sho...ive_Check/jpn.
Se vi skribos ‘OK’ aŭ ion similan sub korektajn frazojn, ni scios, ke ni povas forigi ilin de la listo. Orfajn frazojn (super kiuj ne estas skribita la nomo de unu el la kunlaborantoj de Tatoeba) vi rajtas adopti (kaj korekti, se tio necesas). Bedaŭrinde la plej multaj japanaj frazoj estas orfoj.
Se vi havos iujn demandojn, bonvole ne hezitu starigi ilin.
Hummm... Mi provis kelkajn adoptante la frazojn. Tamen, ofte la origina fremdlingva frazo estas malfacila por mi.
Mi korektus la japanan, sed la frazo ne estus trafa por la originalo.
Atentu ke vi devas konsideri nur la rektajn tradukojn (kun verdaj ligiloj) kaj ne la nerektajn (kun grizaj ligiloj) ĉar tradukoj ofte kaj normale diferenciĝas de unu traduko al la alia.
> .. ofte kaj normale diferenciĝas de unu traduko al la alia.
Jen bona ekzemplo pri tio:
http://tatoeba.org/eng/sentences/show/83419
Bonega ekzemplo !
Welcome.
Hoşgeldin.
Your work will be highly tiring and difficult.
Bem-vindo(a)!
Hello and welcome.
Welcome to tatoeba. It's great to see more Japanese native speakers here. よろしくお願いします。
if we want more contributors from Japan, or from other countries where we have none or very few, we must advertise the service in the local language on search engines, which is NOT the case : http://www.google.co.jp/#hl=fr&...=1920&bih=1200
+1
Yes, please see to that.
I’ll be glad to help with any advertising in German.
+100
Sind Sie nicht zu gierig, als die Deutscher schon Tatoebameister sind ?https://docs.google.com/spreads...c&pli=1#gid=15
Mi deziras partopreni en tion laboron kaj mi tradukos tion en la amaziĥa.
Nekk bɣiɣ ad ttekkiɣ deg uxeddim-a yerna ad d-ssuqqleɣ aya ɣer tmaziɣt.
E eu, obviamente, posso cuidar do português.