"Ne diru stultaĵojn!"
Dankon!
farmisto = pachter; boer = kamparano, ĉu ne?
Strikte parolate, boer estas kampulo (france agriculteur, speciala kategorio de kamparanoj = paysans). Kaj multaj kampuloj (ne ĉiuj) estas farmistoj, nederlande pachter, france fermier.
Sed en ĉiutaga lingvo oni ne ĉiam strikte distingas tiujn kategoriojn: nederlande, ĉiu kampulo aŭ farmisto estas boer, krom kiam li pagas la farmon.
La plej simpla solvo por mi estas maladopti la frazon. Iu ja bonvolos adopti ĝin.
:-)
La plej simpla solvo por mi estas maladopti la frazon. Iu ja bonvolos adopti ĝin.
:-)
Bone, mi adoptos! Sub influo de la angla "farmer", kiu nun simple signifas "agrikulturisto", oni en Esperanto ofte uzas "farmisto", sed en Esperanto "farmi" konservis tiun originalan signifon de "pagi por rajti uzi agrikulturan bienon". Ĉar tiu nuanco ne ekzistas en la aliaj lingvoj, laŭ mi "kamparano" estas pli preciza traduko.
Kial ne kampulo?
Nu, ĉar "kampulo" ofte havas tiun nuancon de "stulteco". "Hij is een ongelofelijke boer" estus "Li estas nekredebla kampulo". Vidu la ekzemplojn de Zamenhof: Kial do mi devas pereigi mian vivon kun kampuloj?; Plej kuirita kampulo ĉiam restos krudulo.
Sed en la supra ekzemplo temas pri la neŭtrala formo. Pro tio mi elektis "kamparano" kiu ne havas malŝatan kromsignifon.
Ĉu vi same evitos la vorton bankisto?
Mi ne komprenas vian rimarkon, Martinod. "Bankisto" laŭ PIV estas "oficisto en banko", _sen_ malfavora kromnuanco. "Kampulo" laŭ PIV estas kamparano, ofte _kun_ malŝata nuanco. Tiun malŝatan nuancon mi volis eviti uzante la pli neŭtralan "kamparano".
Dankon pro la adopto, Paŭl.
Antaŭ multaj jaroj mi tradukis "Boerke Naas" per "Kampulo Naz", tamen nur pro la ritmo. :-)
Cetere mi tute ne lertas pri poezio... kaj tiutempe mi ne atentis la oficialecon de la uzataj radikoj...
http://users.telenet.be/griza_l...ampulo_naz.htm
Dankon pro la adopto, Paŭl.
Pri la radiko "agrikultur" ni longe diskutis en la listo "lb-bona-lingvo". La rezulto troviĝas en:
http://www.bonalingvo.org/index.php?title=Ssv:_A
Iuj estas fieraj pri sia profesio, aŭ estimas tiun de alia, aliaj malestimas la saman profesion.
Mi aldonis la frazon kun "kampulo".
Kaj mi aldonos version kun "terkultivisto"
Tiamaniere ĉiu povos legi, kion li aŭ ŝi deziras legi :-)
Etiketten
Alle Etiketten anzeigenListen
Text des Satzes
Lizenz: CC BY 2.0 FRProtokoll
Dieser Satz entstand als Übersetzung von Satz Nr. #139473
hinzugefügt von GrizaLeono, am 6. September 2010
verknüpft von GrizaLeono, am 6. September 2010
bearbeitet von GrizaLeono, am 6. September 2010
verknüpft von martinod, am 23. Januar 2011
bearbeitet von GrizaLeono, am 23. Januar 2011
verknüpft von martinod, am 24. Juni 2011
verknüpft von martinod, am 24. Juni 2011
verknüpft von drahotova, am 30. September 2011
verknüpft von pne, am 31. August 2012
bearbeitet von PaulP, am 11. Juli 2014
verknüpft von martinod, am 12. Juli 2014
bearbeitet von PaulP, am 4. Februar 2019