La italoj enmetas multegajn versiojn de la sama teksto, per tio ptreterpasis nin laŭ kvanto de frazoj.
Kial ne imiti tion kaj enmeti ĉiujn supre diskutitajn versiojn?
Al Danepo
Hmm! Tio estas bona sed ne tre facile respondebla demando.
Mi provu:
La radiko "imag" estas transitiva laŭ PIV.
Do, laŭ mia kompreno "imaga malsano" estas malsano, kiu imagas ion, dum mi opiniis, ke estas persono, kiu imagas sin malsana".
La demando pensigas min pri "malferma tago" kaj "malfermita tago" kaj similaj esprimoj.
Iam mi estis tre malsana, kaj mi vidis aĵojn, kiuj ne vere ekzistis. Oni povus diri, ke mi havis "imagan malsanon", sed mi estis vere malsana, mi ne havis "imagitan malsanon".
Al Hans07
Ĉu temas pri kvanto aŭ pri kvalito?
Laŭ mia kompreno la frazoj ĉe Tatoeba estu "ekemplaj". Ili do povus esti uzataj por instrui lingvon. Se ni strebas al granda nombro de frazoj, ni tamen ne foroferu la precizecon de nia lingvo.
Ankaŭ mi preferus, ke Esperanto troviĝu inter la lingvoj kun la plej multaj frazoj, sed mi (kaj mi ne estas sola) samtempe volas, ke ĉiuj frazoj estu seneraraj.
Eble ni aldonu frazojn, kiaj "Tomo imagas sin malsana", "La malsano de Tomo estas imagita" kaj similaj (kondiĉe, ke ili estas seneraraj, kompreneble).
Dankon al vi ambaŭ pro viaj pensigaj rimarkigoj!
Kvalito nepras. Sed, se du aŭ pli versioj estas ĝustaj, ni ne hezitu uzi ambaŭ.
Jes, kara Hans. Mi konsentas kun vi pri tio.
Etiketten
Alle Etiketten anzeigenListen
Text des Satzes
Lizenz: CC BY 2.0 FRProtokoll
Dieser Satz entstand als Übersetzung von Satz Nr. #6951221
hinzugefügt von GrizaLeono, am 21. Juni 2018
verknüpft von GrizaLeono, am 21. Juni 2018
verknüpft von danepo, am 21. Juni 2018
verknüpft von PaulP, am 21. Juni 2018