
Ĉu ne "Dankon al vi." aŭ "Dank' al vi."?

Atentu bone, kara, "dankon al vi" em la portugala estas "obrigado a você" kaj ne "graças a você". "Dank´al vi" estas mallongigo de "dankO al vi", do iasence egala al "dank´al vi" kaj ne al "dankON al vi".

Mi scias tion, sed mi ne parolas la portugalan, do ne komprenas, kion "Danke al vi" signifas. Mi neniam aŭdis tian esprimon en Esperanto kaj la senco ne kompreneblas al mi de la vortfarado.
Sed mi rigardis en la PIV, do "Danke al vi!" ŝajne simple estas pli malnova formo de "Dank' al vi!"
Bone. Nun mi komprenas vian komenton, dank' al vi. Kaj mi aldonos "Dank' al vi" kiel tradukon. :)

Mi tamen iomete miras (pardonu), kiam oni povus diri esperante "Dank' al vi." sen iu resta frazo. Tial mi volas certigi... ĉu la portugala kaj la esperanta "Danke al vi." laŭ vi estas uzata kiel en la sekva dialogo:
A: "Interese, vi finfine solvis tiun komplikan hejmtaskon."
B: "Jes, post tri horoj. Danke al vi!"
A: "Nu, mi ja nur iomete helpis vin je la komenco."
B: "Sed tamen sen vi mi ne povintus solvi ĝin."
Do, persono B povus diri ĝin. La frazo do esprimas ion similan al "Per via helpo" aŭ "Pro vi", ĉu? Ĉu tio estas la kazo ankaŭ en la portugala versio?
Mi volas certigi, ke "Danke al vi.", "Dank' al vi." kaj "Graças a você." vere estas taŭgaj tradukoj.

Mi pensas ke vi kaptis la signifon, tiel mi sentas en la portugala. Vi bone menciis "per via helpo", kiu por mi estas sinonimo de "danke al vi". Fakte, Zamenhofajn ekzemplojn de tiu formo mi ne trovis en tekstaro.com. En Monato kaj La Ondo de Esperanto estas multaj el ĝi. Zamenhof ja preferis la formon "dank' al". Ĉu elizio de "danko al?" Nun mi fariĝis duba pri la temo. Kial PIV diras ke ĝi estas neregula prepoziciaĵo? Ĉu ĝi devus esti la akcidenta prepozicio "dankal" proponita de Zamenhof kaj la apostrofo estas tie nur por montri apartigon de radikoj?

Ah, tiam en ordo. Nun ankaŭ mi lernis ion. Verŝajne "dank' al" vere estas mallongigo de "(kun) danko al" (ekz. "dank' al Dio" < "kun danko al Dio"), kaj "danke al" eble oni komprenu kiel "dankante al".
Tiel ili vere havas sufiĉe la saman signifon.

Rimarkeblas, ke lastatempe en ĵurnaloj, libroj kaj similaĵojn oni nun ofte uzas "danke al". Mi kredas, ke "dank' al vi!" estas erara formo de "Danke al vi!", frukto de malatento, ke ne eblas anstataŭigi "e" per apostrofo. Germana influo "dank dir" estas verŝajna. Indas cetere pripensi, ke en la nuntempa germana lingvo "dank" tute ne rekte rilatas al "Dank" (danko), sed fakte signifas "aufgrund, infolge, durch " (kaŭze de, sekve de, pro). Simile en Esperanto evoluis aldona signifo. Laŭ PIV danke =
1 En danka maniero: la cirkuleron mi danke ricevis.
2 (+ -n aŭ al) Pro la efiko de: danke la intervenon de tiu vorto.
(ambaŭ estas zamenhofaj ekzemploj).
En "danko al vi" mi ne povas vidi sencon. La interpreto, ke "dank' al" devenas de "kun danko al vi", pri kiu atentigas Vortarulo estas interesa, sed ne ŝanĝas la diagnozon de "misdeveno", ĉar oni povas adverbigi la vortogrupon "kun danko" ricevante "danke", sed kiel kaj kial transformi "kun danko" al "dank'" restas enigmo. Pli logika estis la (finfine nesukcesa) propono de nova vorto "far" por anstataŭigi "fare de"/"farite de"/"farate de". Pro fonetika kaŭzo "dank" (kiu ebligus diri "dank vi" - sen plu uzi nepermesitan apostrofon) havus eĉ malpli da ŝancoj. Ŝajnas, ke oni sentas bezonon nek por "far", nek "por dank", ĉar oni perceptas, ke "fare de" kaj "danke al" estas pli klaraj kaj sistemkonformaj solvoj.
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence is original and was not derived from translation.
added by sysko, October 1, 2011
linked by sysko, October 1, 2011
linked by sacredceltic, October 2, 2011
linked by sacredceltic, October 2, 2011
added by sysko, October 3, 2011
linked by sysko, October 3, 2011
linked by PaulP, September 14, 2015
linked by Horus, September 23, 2020