
La komo inter "riĉaĵon" kaj "deziru" mistranĉas la frazon, ĉar ĝi disigas la subjekton "fraŭlo" de la verbo "deziru"

Mi forigis ĝin.
Sed mi ankaŭ povintus aldoni komon, jene: "Estas ĝenerale akceptata vero, ke fraŭlo, posedanta firman riĉaĵon, deziru edzinon."
Ĉu ne?
Dankon!

Jes, por respondi vian "ĉu ne?" sed tio ne estas tre kutima en Esperanto. Ĝenerale komon oni uzas por disigi ĉefan frazon de subfrazo, aŭ oni uzu inter du sendependaj propozicioj.

Mi konsentas.
Tamen participaj frazoj kun rekta objekto ankaŭ estas subfrazoj. Ĉi tie "posedanta firman riĉaĵon" ni sendube apartigus per komoj, se ĝi estus "kiu posedas firman riĉaĵon".

Konsentite!
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #838396
added by GrizaLeono, November 25, 2011
edited by GrizaLeono, April 18, 2015
edited by GrizaLeono, April 18, 2015