
Mi dubas, ke la aŭtoj ŝtelis sin mem. Ili estis ŝtelitaj.

Iam ankaŭ mi pridubis, ĉu "naskiĝis" estas taŭga vorto, ĉar neniu naskas sin mem. Bertilo Wennergren rimarkigis al mi, ke mi malprave pridubis tion, ĉar "iĝis" post transitivverba radiko ne indikas aganton. Do "Mi naskiĝis" estas tute bona esprimo.
Ĉi tie mi povus elekti inter "ŝteliĝis" kaj "ŝtelitis". Se mi volus indiki la agantojn, mi nepre devus uzi "ŝtelitis de... ŝtelistoj".
Se vi preferus "ŝtelitis", mi volonte ŝanĝus la vorton (fakte mi supozas, ke vi ne tre ŝatas tiun koncizan formon :)

La problemo pri -iĝ- estas ke ekde la komenca tempo de Esperanto kreskas tendenco uzi ĝin kvazaŭ ĵokeron por multaj signifoj. Laŭ la principoj de Esperanto (resp. de Zamenhof) oni emas supozi, ke, simile kiel aliaj vorteroj, "ig" havas (nur) unu signifon, klare difinitan. Tiu "origina" signifo estas videbla ekzemple en la vorto " verdiĝi" (= transiri al la stato de verdeco = iĝi verda), ĉu ne. Iom post iom modiĝis (mis)uzi -iĝ- por refleksivo (ekzemple mi "laviĝas" anstataŭ "mi lavas min", por reciprokeco "ili kisiĝas" anstataŭ " ili kisas unu la alian" aŭ "ili interkisas". Aldone oni ekamis -iĝ- kiel anstataŭanton aŭ ni diru "savan havenon" kien eblas fuĝi, forkurinte de la pasivaj formoj ata ita ota kaj ciuj kvereloj ĉirkaŭ ili. Tiel la bedaŭrinda -iĝ- gajnante pli kaj pli da populareco ricevia sarĝon de tro multaj diversaj funkcioj.
>Iam ankaŭ mi pridubis, ĉu "naskiĝis" estas taŭga vorto...<
Bonega propagando KONTRAŬ la facileco, logikeco, reguleco ktp. de Esperanto estas, ke ni devas klarigi al lernantoj, ke iĝ havas alian signifon kiam oni aldonas ĝin al transitiva verbo ol ĝi havas, se ni aldonas ĝin al netransitiva verbo.
naski + iĝ + i = naskiĝi sed ĝia singifo fakte estas "naskitiĝi" aŭ "iĝi naskita" (do ĉu ne estus pli logike diri "mi iĝis naskita" - se oni ne volas diri "mi estis naskita" (kiu lasta cetere iomete pli akcentas la fakton ol la procezon) ?
sidi + iĝ + i = sidiĝi kaj signifas transiri al la stato aŭ ago "sidado" ( do iĝi sidanta = iĝi sida analoge al verdiĝi).
La lernanto kiu uzas ĝuste tiun (naturan, deanskan) analogian konkludemon kiun ni tiom laŭdas, se ni parolas pri la avantaĝoj de Esperanto, tiu lernanto emas pense tiel:
"Mi maljuniĝas" = "Mi iĝas maljuna" KAJ "Mi esperantistiĝis" = "Mi iĝis esperantisto" KAJ "Mi sidiĝas" = "Mi iĝas sida" = "Mi iĝas sidanta".
DO "Mi naskiĝis" = "Mi iĝas nasko" AŬ "Mi iĝas naska" = "Mi iĝas naskanta", ĉu ne?
Nun la instruisto havas la taskon klarigi, ke la lernanto NE rajtas pensi tiel - tre simile al la situacio de gepatroj kaj instruistoj en la etanaj lingvoj, kiuj devas klarigi ties neregulaĵojn.
La kutimiĝinta uzo de "iĝ" por pluraj (tre diversaj) funkcioj, estas laŭ mi kontraŭa al la principoj kiujn Zamenhof aplikis al la aliaj sufiksoj (la tri signifoj de ujo havas fakte komunan signifokernon) kaj por mi mem la kaŭzo, ke mi ofte preferas uzi alternativojn, ekzemple ekstari, eksidi).
Cetere laŭ la juĝo de renomaj E-instruistoj, ekz. Katalin Kováts/ la uzo de -iĝ- por refleksivo aŭ reciprokeco estas eĉ tute klare lingva eraro.
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #759025
added by GrizaLeono, January 7, 2012
linked by GrizaLeono, January 7, 2012
linked by marcelostockle, April 28, 2012
linked by marcelostockle, April 28, 2012
linked by marcelostockle, May 7, 2012