Kara Leo, mi simple demandas:
Ĉu oni diru "foresti en" aŭ "foresti de"?
Jen interesa demando, kara Nimfeo.
Mi serĉis en tekstaro.com per la serĉesprimo "forest\VF en ".
Aperis 7 trafoj.
Kio estas la senco, ekzemple de "Lia filino Sofio forestis en Ĥarkov, kiel kuracistino."
Ĉu ŝi forestis de la hejmo, irinte al Ĥarkov? Ĉu ŝi forestis de Ĥarkov?
Laŭ la kunteksto ŝi forestis de la hejmo, irinte al Ĥarkov.
En la ekzemplo "(tiu projekto forestas en konataj de mi interlingvistikaj eldonoj)" ŝajnas al mi, ke temas pri "forestas de".
Ĉiuokaze, la prepozicio "de" ŝajnas al mi pli unusenca. Mi do ŝanĝos la frazon.
Dankon!
Mi poste serĉis per "forest\VF de ". Aperis nur 4 trafoj.
"forest\VF el " liveris 2 trafojn.
Indus pli profunde esplori la aferon.
"for de " montras amason da trafoj.
"for el " nur 32
"for en " 21, kun diversaj sencoj.
Mi forestis en la lernejo = Mi ne estis en la lernjeo.
Ekzemple: En la lernejo vi ĉeestis, sed mi forestis.
Ĉu "en" ne taŭgas tie ĉi?
Dankon pro via kontribuo, kara Soweli_Elepanto.
En mia lingvo, la nederlanda, ni eĉ diras "op school", do "sur la lernejo".
Ni plu pripensu la aferon. Mi jam ŝanĝis la prepozicion, sed tio ne malhelpu revenon al mia unua ideo.
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #1174797
added by GrizaLeono, August 7, 2012
linked by GrizaLeono, August 7, 2012
linked by Pfirsichbaeumchen, January 2, 2013
edited by GrizaLeono, April 18, 2015
linked by PaulP, April 18, 2015
linked by PaulP, April 18, 2015
linked by PaulP, April 18, 2015
linked by PaulP, April 18, 2015