Mi petas pri komprenon, se mi denove tedas per konsilo ne tro kopii alian lingvon.
Se en la angla oni parolas pri io ĝenerale (ekzemple ĉi tie "la homo socio") la angla lingvo ne uzas artikolon — laŭ mia scio Esperanto kontraŭe ja uzas la difinan artikolon, ĝuste por indiki, ke temas ne pri IU homa socio, sed pri LA homa socio ĝenerale.
"(They) should pay" estas laŭ mia opinio plej trafe tradukita al "(ili) pagu".
> kompreneble, ĉar
Kara Alexander, vi havas mian komprenon (almenaŭ pri ĉi tiu rimarkigo via). Dankon.
Mi ŝanĝis laŭ viaj proponoj, kvankam laŭ mi eblas (kaj estas) pluraj kvazaŭ komplete sendependaj "homaj socioj", kaj en ĉiu el tiuj socioj la frazo povus esti sencoplena.
Pripensu la aferon, ne hezitu averti min, se vi opinias, ke mi forigu la "la" :)
Jes, kara Leo(no), ni certe povas paroli pri unu el pluraj homaj socioj. En tio vi kompreneble pravas. Tamen ŝajnas al mi, ke la supra frazo sufiĉe klare identigas la priparolatan socion kaj la tutan homaron.
Jes, vi pravas.
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRAudio
Logs
This sentence was initially added as a translation of sentence #639551
added by GrizaLeono, August 21, 2012
edited by GrizaLeono, August 21, 2012