nura -> ununura/sola
@GrizaLeono ?
En Tekstaro.com troviĝas 3 trafoj por "La nura afero".
Mi do konsideras mian frazon ĝusta.
Vi pravas, ke tiuj ekzemploj estas en la Tekstaro, sed ili ŝajnas evitindaj. PMEG diras:
"Ne konfuzu ununura kun nura."
https://bertilow.com/pmeg/grama...nur.html#i-bjs
En PIV, "nura" ne havas la signifon de "sola" aŭ "ununura":
"Apartenanta al nur unu speco, prezentanta nur unu karakteron: tio estas nura eraro"
La Tekstaro ja enhavas evitindaĵojn, ekzemple ĝi enhavas "korekte" anstataŭ "ĝuste".
Mi aldonis etikedon "tekstaro" kaj alternativan frazon kun "ununura".
Vi pravas, ke estas kelkaj eraroj en Tekstaro.com
Indas sciigi ilin al Bertilo.
> En Tekstaro.com troviĝas 3 trafoj por "La nura afero".
Nu, jes, sed unu estas en tre malnova fonto (el 1908), kaj la aliaj du venas el revuoj, kiuj estas lingve iom malpli fidinde altkvalitaj ol la aliaj tekstoj en Tekstaro.
Aliflanke, "la sola afero" havas 36 trafojn el multe pli diversa kolekto da fontoj (aŭ 40 trafojn se oni inkluzivas la finaĵojn -j kaj -n). Tiu dirmaniero klare pli sekvas la ĝeneralan normon en la tekstoj en Tekstaro.
> Mi aldonis etikedon "tekstaro"
Stranga elekto de etikedo laŭ mi. Tio ŝajnas implici, ke la frazo estas citaĵo el Tekstaro aŭ io simila.
@Raizin
Prave. Kion vi rekomendas kiel nomon de la etikedo?
@GrizaLeono
Nu bone.
Se tiom da homoj diris "sola", ankaŭ mi pretas diri tion.
Mi forigis la etikedon.
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRAudio
Logs
This sentence was initially added as a translation of sentence #562254
added by GrizaLeono, September 11, 2012
linked by GrizaLeono, September 11, 2012
linked by mifonto, September 12, 2012
linked by nimfeo, May 11, 2015
linked by nimfeo, May 11, 2015
linked by PaulP, February 15, 2021
linked by PaulP, February 15, 2021
edited by GrizaLeono, March 3, 2021