
Mi petas doni almenaŭ en komento indikon, kiel oni parolu 1/250 000.

Por tio mi tuj post mia cifera frazo sendis plenvortan. Kien ĝi do malaperis?
Ha! ĝi estas inter la malrektaj tradukoj. Ambaŭ tradukoj troviĝas rekte sub la angla frazo 39574.

-----> 1:250000

Iam ni diskutis kun anglalingvaj Esperantistoj pri tiu punkto por apartigi la ciferajn triopojn Kiel vi scias, anglalingvanoj uzas komojn, dum ni lerneje lernis uzi punktojn. Kiel kompromison, ni konsentis pri la uzo de spacetoj. Do, la eŭropajn 250.000 aŭ anglajn 250,000 ni skribis kiel 250 000.
Miascie, bedaŭrinde (ankoraŭ) ne ekzistas normo pri tio. Vidu http://vortaro.net/#frakcio
Kompreneble, se pluraj Esperantistoj ĉe Tatoeba postulas punkton aŭ nenion anstataŭ spaceton, mi pretas ŝanĝi la skribmanieron de la nombro.
Resume: ekzistas pluraj manieroj por skribi grandajn nombrojn, ekzemple cent mil:
100000,00
100.000,00
100,000.00
100 000,00
Kaj por skribi la frakcion ekzistas ankoraŭ pli da manieroj:
0,00001 0,000 01 0,000.01 (Ĉu vere?) 1/100000 1/100.000 1/100 000 ...
1:100000 ...
1
eĉ ----------
100000
-5
mi mem uzus 10 (mi scivolas pri la rezulto en la komenta paĝo :-)
Nin do ne mirigu, ke iuj trovas matematikon malfacila....

La regulo de MONATO estas:
Nombrojn oni skribas per triopaj grupoj disigitaj per spaco, krom kiam ili enhavas kvar ciferojn. Do 100 000 sed 2014.
Mi kredas, ke tiu regulo estas vaste aplikata ankaŭ ekster Monato.

Do 1:250 000

Nek http://vortaro.net/#frakcio nek http://vortaro.net/#skalo mencias tiun dupunkton. Ambaŭ uzas la oblikvan strekon por la frakcio aŭ la skalo.

Dankon! Mi nun scias, ke oni diras "unu por ducent kvindek mil". ☺
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #39574
added by GrizaLeono, February 16, 2013
linked by GrizaLeono, February 16, 2013
linked by danepo, June 1, 2013
linked by eliza, January 10, 2014