? benkon
http://vortaro.net/#sidi%C4%9Di
-> ŝi sidiĝis sur la kanapo apud MartaZ;
http://www.reta-vortaro.de/revo/
sidiĝi = eksidi ==> "sin meti sur seĝoN"
Ni sidiĝu sur la benko. = Ni iĝu sidantaj sur la benko.
Ni eksidu sur la benko. = Ni eku sidi sur la benko. = Ni komencu sidi sur la benko.
Mi opinias, ke montrilo -N por direkto en tiuj kazoj ne estas malĝusta.
Se mi devas starigi la demandon pri la loko, sur kiu mi povas sidi, mi demandos "Kie mi sidiĝu?", sed ne "Kien mi sidiĝu?".
Viktor, vi ja pravas en tio, ke plej ofte (se oni ne antaŭe kuŝis sur la benko) por sidiĝi oni devas moviĝi al la benko,
Samtempe estas tute kutima afero, ke lingvo ne esprimas ĉiujn aspektojn de la realo.
La vorto "sidiĝi" esprimas (nur) la transiron el la stato de nesidado en la staton de sidado.
Ni bone scias, ke sidiĝo estas ligita kun moviĝo,
sed la vorto mem "silentas" pri tio, ne eksplice diras tion.
Interesa estas ankaŭ komparo inter "loki" kaj meti".
"Ŝi lokas la teleron sur la tablo." La verbo "loki" servas por indiki la novan lokon de la telero.
"Ŝi metas la teleron sur la tablon." La verbo "meti" pli akcentas la transporton al tiu loko.
Laŭ la praktika signifo oni plej ofte povas meti egaligan signon inter tiujn verbojn, tamen gramatike ili funkcias malsame. "Meti" esprimas direkton, "loki" ne faras tion.
"Vi tion ne bedaŭros," respondis la vulpo. "Sidiĝu sur mian voston, vi rapide forveturos."
el
http://www.steloj.de/esperanto/...ora_birdo.html
<< Post tiuj ĉi vortoj la vulpo ree etendis la voston, kaj la reĝa filo sidiĝis sur ĝin: galop', galop' trans ŝtonojn kaj akvojn, ― la haroj fajfis en la vento. >>
el
http://www.steloj.de/esperanto/...ora_birdo.html
> Mi opinias, ke montrilo -N por direkto en tiuj kazoj ne estas malĝusta.
Ne, sed superflua. Oni uzu la montrilon, kiam povas ekesti miskompreno. "Li iras en la arbaro" kaj "Li iras en la arbaron" havas du diversajn signifojn. "Ni sidiĝu sur benko" kaj "Ni sidiĝu sur benkon" estas samsignifaj.
Rilate al #4192998
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #2204573
added by nimfeo, November 18, 2013
linked by nimfeo, November 18, 2013
linked by PaulP, March 18, 2016
linked by PaulP, March 18, 2016
linked by martinod, March 20, 2016
linked by martinod, March 20, 2016
linked by martinod, March 20, 2016
linked by martinod, March 20, 2016
linked by martinod, March 20, 2016
linked by martinod, March 20, 2016