
Kvankam teorie eblaj verbaj formoj de la finaĵo -end/ estas tre raraj. Do anstataŭ "riparendos" diru "estos riparenda", sed…
Ĝenerale oni malofte uzas la finaĵon -end/. Mi ne scias kial, sed eble oni konsideras, ke ĝi estas ial peza kaj malfacile komprenebla, verŝajne pro la malofta uzo.
Do eble
→ Ĉi tiun brakhorloĝon oni riparigu.

@Metsis Riparigu, ĉu? Ĉu oni vere devas kaŭzi, ke aliaj riparu? Mi preferas la frazon de danepo. Kaj la finaĵo -end- estas tute normala jam de jardekoj.
Tamen mi aparte ne komprenas, kial vi uzas -os anstataŭ -as ĉi tie, @danepo. Ĝi ne ŝajnas pravigebla laŭ la germana frazo, kiu simple diras "devas esti riparita." En la angla, krome, oni ofte diras "will need to be repaired" por signifi "needs to be repaired", do mi scivolas, ĉu simila idiomaĵo ekzistas en la dana. Tiam oni sendube volus diri "riparendas" aŭ "estas riparenda".

PMEG havas ĉapitron pri IG-verboj kaj tiu ĉapitro havas subsekcion kun la titolo "Objekta ago kiel rezulto" (https://bertilow.com/pmeg/grama...g.html#i-598). Temas pri verboj kiel "sciigi", igi tiel ke iu ekscias ion. Ĉar la radiko "ripar/" havas verban karakteron kaj tiu pleonasma verbo estas transitiva, oni povas kompreni la verbon "riparigi" tiel, ke "igi tiel iu estas riparita". Sed jam la baza verbo, "ripari", havas tiun signifon, oni komprenas la ig-verbon tiel, ke iu agas tiel, ke iu alia faras la agon, alivorte "mi riparigas ion" signifas, ke mi agas tiel, ke iu alia riparas tiun ion.
Legu diskutojn en Stack Exchange
https://esperanto.stackexchange...-ones-hair-cut
https://esperanto.stackexchange...something-done
La difino de la u-modo estas
> U-formo montras, ke la ago aŭ stato ne estas reala, sed dezirata, volata, ordonata aŭ celata.
Do se oni volas, ke la brakhorloĝo estu riparita de iu alia, oni povas uzi la u-modon de la ig-verbo, "riparigu".
Mi ne diris, ke la finaĵo "-end/" ne estus normala. Mi konstatis, ke verba uzo de ĝi estas tre rara. Se vi serĉas en Tekstaro (pli ol 10 milionoj da vortoj), vi trovos nur unuopajn trafojn de "endas, endis" kaj "endos". Ekzakte tiu rareco kaŭzas, ke multaj ne aŭtomate komprenas, kion signifas "riparendas" aŭ "riparendos".
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRAudio
Logs
This sentence was initially added as a translation of sentence #3220456
added by danepo, May 1, 2014
linked by danepo, May 1, 2014
linked by danepo, May 1, 2014
edited by danepo, November 6, 2020
linked by shekitten, November 6, 2020
linked by shekitten, November 6, 2020
linked by PaulP, November 6, 2020
linked by PaulP, November 6, 2020