
Mi hezitis, ĉu uzi la artikolon aŭ ne.

Mi same hezitas pri tio. PIV donas ekzemplon kun la. Mi scivolas pri la kialo.

Jes, pro tio mi uzis "la", sed sen adjektivo ĝi ne estas deviga, ĉu ne (la sankta Biblio, jes, sed "la" Biblio ne obeas la regulon) ?

Ekzistas nur unu Biblio, same kiel ekzistas nur unu Ŝekspiro, unu Rejno kaj unu Svisujo. Do mi neniam uzas "la" antaŭ "Biblio". Sed mi scias, ke pluraj nomas min herezulo pro tio ;-)

>>> la sankta Biblio, jes, sed "la" Biblio ne obeas la regulon? <<<
Jes. Eble iu ja povas klarigi tion. (?)
JA
okazas, ke el propraj nomoj iĝas ĝeneralaj nomoj – kiam la koncerna aĵo (jam) estas rigardata kiel ĉiutagaĵo. Ekzemple la origino de "polaroido" estas propra nomo, sed la vasta uzado faris el la propra nomo "normalan" substantivon. Interesan kazon prezentas tiuj objektoj, kiuj estas rigardeblaj kaj en la kadro de la astronomio kaj kiel elementoj de nia ĉiutaga ĉirkaŭaĵo. Majuskla unua litero signas, ke "Suno" estas rigardata en sia rolo de astronomia objekto, dum tra niaj fenestroj brilas "la suno". Tian duoblan ekziston havas ankaŭ "Luno"/"la luno" kaj "Tero"/"la tero" (menciendas, ke la vorto tero havas eĉ pli da signifoj).
Teorie estas do imageble transiro de "Biblio" al "la biblio". Tiu libro ja estas vaste kaj ĉiutage uzata aĵo.
SED
tio certe kaŭzus proteston. Ekzistas forta inklino skribi "Biblio" nepre majuskle, por subtreki tiel la respektegindecon, la sanktecon de tiu religia libro. Do la supraj ekzemploj ne povas servi klarige.
Cetere: Kutime "la Sankta Biblio" (ne "la sankta Biblio", kvankam tio gramatike certe eblas), ĉar "Sankta Biblio" estas la plena nomo. Ĉu mi povas diri "la oficiala titolo"? Supozeble.
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #392619
added by nimfeo, May 28, 2014
linked by nimfeo, May 28, 2014
linked by PaulP, May 28, 2014
edited by nimfeo, May 28, 2014