Ĉu ne prefere "estos"? Mi ĉiam konsideras tiun uzon de estanta tempo por esprimi la futuron iom ĝermanisma.
Ankaŭ en kelkaj romanaj lingvoj tiu uzo aperas. Ĉiuokaze ĝi ne estas "esperantisma". Sed laŭ propra sperto mi koncedas, ke tio tre facile kaj nerimarkite emas eniri tradukojn.
Miaopinie, se temas pri ĉiusemajna libereco, ni uzu la estantan tempon, se temas pri la libereco nur je la venonta vendredo, ni uzu la estontan tempon.
Eble ĉi tie temas pri la lasta kazo, ĉar nenio indikas, ke temas pri ĉiu vendredo ("Ĉu vi ĈIAM liberas je vendredo?/ Ĉu je ĉiu vendredo vi liberas?).
Kion precize esprimas la germana frazo? Pri tio juĝu tiuj, kiuj pli bone scipovas la germanan ol mi :-)
am Freitagnachmittag — Ĉi tie certe temas pri la sekva vendredo.
"freitagnachmittags" und "freitags nachmittags" ĝenerale indikas semajnan ripetadon.
Dankon pro la klarigo. Ankaŭ en la nederlanda estas tia diferenco.
La frazon mi jam ŝanĝis antaŭe.
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #3075971
added by GrizaLeono, August 20, 2014
linked by GrizaLeono, August 20, 2014
linked by PaulP, August 20, 2014
linked by PaulP, August 20, 2014
linked by PaulP, August 20, 2014
edited by GrizaLeono, August 21, 2014
linked by mraz, August 21, 2014
linked by Horus, January 19, 2015
linked by Horus, January 20, 2015