La homo estas la sola animalo ...
+1
(animalo inkludas homojn, besto ne)
ekzistas ja tri aliaj frazoj:
epo
La homo estas la sola animalo, kiu povas uzi fajron.
epo
La homo estas la sola animalo, kiu uzas la fajron.
epo
La homo estas la sola besto, kiu uzas la fajron.
Kiucele ripeti la samon?
Homo ne estas besto, sed animalo. Do, tio estas nepre korektenda. Se vi ne volas ripeti jam ekzistan frazon (ili tiam estos ĉiukaze kunmetita iam), vi povus kompreneble ŝanĝi iun alian parton en ĝi. Ĉar vi ne uzis la artikolon antaŭ "Homo" (tio ja eblas, laŭ mi), via frazo estos tamen unika.
Frazo ne estas malĝusta pro tio, ke homo ne estas besto. Se mi skribus "Homo estas seĝo", ĉu vi korektus ĝin pro ĝia malvereco? Ĉu Tatoeba estas enciklopedio aŭ listo de frazoj, eĉ absurdaj, sed gramatike bonaj?
Mi tradukis la polan frazon. En la pola ne ekzistas diferenco inter animalo kaj besto, nek ekzistas en ĝi la difinita artikolo, tial la frazo estas centrprocente ekzakta traduko -- unu el multaj eblaj, cetere, kaj aldono de la artikolo antaŭ "homo" aŭ "besto", aŭ skribo de "animalo" anstataŭ "besto" tute ŝanĝas la signifon, sed ne faras la tradukon la sola bona. Kaj la aliajn eblajn tradukojn mi listigis supre, ili jam ĉeestas en Tatoeba.
Pri la distingo inter "homo" kaj "besto" estas multaj opinioj. Eblas ke la oficialigo de "animalo" (nur en la 1970-aj jaroj!) estis grava paŝo malantaŭen por nia lingvo. Veganoj preferas nomi ĉiun besto (laŭ la Fundamenta, historia difino), kvankam "animalo" jam oficialiĝis, ĉar ni pensas, ke la moderna distingo inter "besto" kaj "animalo" estas tre specisma kaj nescienca. La oficialigo de la vorto "animalo" estis simple malbona decido.
Krome mi tute ne pensas, ke nomi homon "besto" estas aŭ povas esti MALPRAVE- tio simple laŭas la fundamentan difinon de "besto," difino, kiu NENIAM povos malpraviĝi. Sed "animalo" estas alia akceptebla nomo. Se vi diras ke la nomo "besto" por homoj estas malprava, vi ŝanĝas la fundamenton de nia lingvo.
Mi samopinias kun katidino. Bona frazo estus:
Homo estas la sola besto, kiu uzas fajron.
Prave pri "la sola".
Legu en la PIV:
besto = Ĉiu animalo escepte de homo
animalo = Eŭkariota vivulo (ss plurĉela, vs k ark. ankaŭ unuĉela) sen klorofilo, kies ĉelmuroj ne konsistas el celulozo, ĝenerale kapabla senti k sin movi; kn de bestoj k homoj
Do, kvankam eble en la pola aŭ angla oni kutime ne distingas inter tiuj du aferoj, en Esperanto oni ja efektive faras tion. Traduki la polan vorton per "besto" en tiu ĉi konteksto do estas mistraduko. Homo ne estas besto. Homo estas animalo.
Simila afero: En la ĉina la vorto 羊 tradukiĝas jen per "kapro", jen per "ŝafo". Sed elekti la malĝustan esprimon en la precipa kunteksto estus tutsimple eraro. Argumenti ke tio ja estas la sama en la ĉina, ne taŭgas. Jen temas ja pri Esperanto.
Ĉu vi cetere povus montri al mi la difinon de "besto" en la Fundamento? Laŭ mia memoro ĝi ja nur tradukas la vortojn kaj montras kelkajn ekzemplojn, sed ne klarigas ilin. Multaj ja miskomprenas, ke iu 1:1-difino en la Fundamento signifas, ke la uzo de la vorto egalas 1:1 al la uzo de la korespondanta vorto en la nacia lingvo (ĉu la rusa, la pola, la germana, ktp.). Tio estas miskompreno. Aŭ ĉu Zamenhof mem iam uzis la vorton "besto" por inkludi homojn? Se ion tian vi povas montri, mi dirus ke jes, tiam "besto" taŭgas en la traduko, kiel arĥaismo.
En la eldono de la Fundamento de 1991, mi legas, p.244 (akademiaj korektoj de la universala vortaro por la franca):
best| animal, bête
La franca ne estas mia denaska lingvo, sed mi supozas ke por distingemuloj la unua traduko signifas animalo (vorto kiu ne troviĝas en la fundamento), kaj la dua estas besto.
En mia lingvo, iuj faras la saman distingon inter "dier" kaj "beest", kaj mi eĉ iam renkontis (sed poste forgesis) vorton kiu signifas "homo kiu ne apartenas al la nobelaro". Tiaj vortoj vere ne necesas, kaj verdire, mia vortaro franca-nederlanda diras por bête: "beest, dier", kaj por animal: "dier, beest".
Sed pri kia kunteksto vi parolas? Ni ja ne havas ghin, estas nur unuopa frazo. Se la pola vorto "besto" havus ech mil signifojn, el kiuj 999 absurdas en konkreta frazo, sed ghustas gramatike, mi rajtus ilin laudezire uzi - char en Tatoeba NE estas kunteksto. Kaj mi ne havas tempon pluklarigi tiun evidentajhon.
La frazo ja estas la kunteksto. "Homo estas ______, kiu..." - ĝi do implikas, ke la homo estas subaro de la aro _____ (pri kies traduko ni diskutas). Ĉar la homo ne estas subaro de bestoj, laŭ PIV, la ĝusta traduko devas esti animalo.
En la angla lingvo "sound" povas signifi kaj "sono" kaj "golfeto" (pli malpli). Do se vi tradukus frazon "I heard a strange sound in the kitchen.", vi dirus, ke "Mi aŭdis strangan golfeton en la kuirejo." estas ĝusta traduko ĉar mankas (laŭ vi) la kunteksto? Aŭ inverse: "We had a nice view on the whole sound." - "Ni havis belan elvidon sur la tutan sonon."?
Se oni misrigardas la kuntekston, traduko iĝas ŝerca, vortluda, aŭ simple malĝusta. Estas tutsimpla evidentaĵo.
Pri la tradukoj en la Fundamento: Mi ankaŭ ne flue regas la francan, do mi ne scias, ĉu oni tie distingas inter "bête" kaj "animal" same kiel oni faras en Esperanto. La originala versio de la fundamento nur havis "animal" tie, cetere.
Do... por solvi la konflikton, uzanto esperanto, ĉu vi insistas pri lasi "besto" kiel traduko? Tiam mi povos simple marki la frazon kiel arĥaika kaj vi simple lasu ĝin tiel. Ja kelkaj difinoj ŝanĝiĝis en Esperanto ekde la Fundamento (vd. "ŝati" k.a.).
Ĉu vera esperanto nun estos arĥaika? Multaj esperantistoj ne akceptos tion.
La uzo de la vorto ŝanĝiĝis. Ĝi certe ne estas pli "vera" ol la nuna Esperanto. Eble arĥaika tamen ne estas la ĝusta esprimo, mi pripensos pri pli bona esprimo.
Nepre "La homo"
La fundamenta vorto por besto estas "besto". Oni ne povas ŝanĝi la signifon de fundamenta vorto.
Se vi volas havi specialan vorton por iu grava subkategorio de bestoj, vi ĉiam povas krei novan vorton. Mi proponas la novan prefikson bem (el "besto minus"). Kun tiu prefikso vi finfine havos vorton ne nur por bemhomoj, sed ankaŭ por bemleonoj kaj bemanseroj.
En la Fundamento troviĝas nur la jeno:
France: animal
Angle: beast
Germane: Thier
Ruse: животное
Pole: zwierzę
kaj el tio oni ne povas dedukti la sencon de la vorto "besto". Ĝi estas dubsenca, ĉar ekzemple por la franca ĝi uzas la supernocion "animal" (kontraste al "vegetal") dum por la angla ĝi uzas la subnocion "beast" kaj ne "animal".
Laŭ la Antaŭparolo de la Fundamento, la oficialaj aldonoj estas samnivelaj kiel la Fundamento, kaj la Oka Oficiala Aldono skribis ĝuste, ke "animaloj" estas "bestoj kaj homoj".
-> PaulP:
En la fundamento troviĝas ne nur la kvin oficialaj versioj de la unua libro, sed ankaŭ la
Akademiaj Korektoj de la universala vortaro (kun por besto la franca traduko animal).
Sed iel vi tamen pravas: se la akademio poste enkondukis la vorton animalo, ankaŭ ĝi apartenas al la oficiala lingvo.
La diskuto ne estas simple lingva, sed filozofia. Iuj vere ne ŝatas esti konsiderataj kiel bestoj, kaj nur esceptokaze ili uzos specialan vorton por ia superkategorio "bestoj kaj homoj" (komparu "domoj kaj ŝipoj"). Aliaj kosideras sian bestecon kiel esenca, kaj nur esceptokaze uzos specialan vorton kiu signifas "besto kiu ne estas homo".
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRAudio
Logs
This sentence was initially added as a translation of sentence #357405
added by esperanto, April 26, 2010
linked by esperanto, April 26, 2010
linked by franzmimm, July 29, 2010
linked by al_ex_an_der, January 19, 2012
linked by al_ex_an_der, January 19, 2012
linked by marcelostockle, January 31, 2012
linked by marcelostockle, February 28, 2012
linked by marcelostockle, March 2, 2012
linked by marcelostockle, March 2, 2012
linked by al_ex_an_der, January 27, 2013
linked by Matheus, April 17, 2013
linked by mraz, October 28, 2014
edited by esperanto, August 16, 2015
linked by martinod, August 16, 2015
linked by martinod, August 16, 2015
linked by martinod, August 16, 2015
linked by martinod, August 16, 2015
linked by martinod, August 16, 2015
linked by martinod, August 16, 2015
linked by martinod, August 17, 2015
edited by al_ex_an_der, August 31, 2015
linked by deniko, February 9, 2018
unlinked by PaulP, July 21, 2022
unlinked by PaulP, July 21, 2022