
pencojn

Pri tio mi hieraŭ iom serĉis en tekstaro.com
Mi memoras, ke "po" rilatas nur al la numeralo.
Tamen mi trovis neniun ekzemplon en tekstaro.com, kiu konfirmis mian ideon. Finfine mi sekvis la ekzemplojn en tiu tekstaro kaj forigis la akuzativan non.
Mi serĉis per la serĉesprimo " po "
Bonvolu pravigi mian unuan konvinkiĝon. Mi tre volonte ŝanĝos la kazon.
Eble mi malbone interpretis la rezultojn de mia serĉado.

Serĉante per " kost\VF po ", mi trovis:
"... ili povis kosti po tri ĝis kvin ŝilingoj" (en Fundamenta krestomatio)"
"Perkoresponda kurso ... kostas po 15 usonajn dolarojn." (en La Ondo de Esperanto)
Kiu pravas?

Ankaŭ laŭ mi "po" rilatas al la numeralo. Mi ne serĉis en tekstaro, sed jen tri frazoj el PIV:
= al ĉiu li donis po kvin dolarojn (Zamenhof)
= al ĉiuj li donis dolarojn po unu
= tiuj studentinoj havas amantojn po pluraj.

Mi povus skribi "Tiuj oranĝoj kostas pencojn po sep."
Atendas nin PMEG... http://bertilow.com/pmeg/gramat...rtetoj/po.html
Kapturniĝoj estas la sekvo...
Mi ja povus elturniĝi skribante "Ĉiu el tiuj oranĝo kostas sep pencojn."
Kion mi faru?

Via elturniĝo bonas (krom la fakto, ke "oranĝoj" estu plurala, kompreneble).
Fakte, la loko, kie PMEG traktas tion, estas http://bertilow.com/pmeg/gramat...nuanciloj.html Nuanciloj de nombrovortoj.

Ha, jes! Tie Bertilo parolas pri "Neunueca uzo" de Zamenhof
Komparante kun ekzemploj pri aliaj rolmontriloj uzataj kun nombroj, mi emas sekvi vian konsilon, kaj uzi la akuzativon laŭ mia unua emo.
Almenaŭ unu ekzemplo de Zamenhof mem pravigas nin (pri la aliaj ni dece silentu :-)
La sola presado de nia gazeto kostas _ĉirkaŭ_ 500 rublojn ĉiujare.
Al ĉiu el la laborantoj li donis _po_ kvin dolarojn.
Jen estas la fajrofero, kiun vi devas alportadi al la Eternulo: [alportu] ŝafidojn jaraĝajn sendifektajn _po_ du en ĉiu tago, kiel konstantan bruloferon.
Kiam mi eklernis Esperanton, mi tradukis "po" per la nederlanda vorto "telkens", kiu ŝajnas al mi adverbo en la nederlanda.
Dankon! Mi aldonos la diskutitan non.
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #3271876
added by GrizaLeono, April 13, 2015
linked by GrizaLeono, April 13, 2015
edited by GrizaLeono, April 15, 2015