ĉu ne: fakulo ??
Mi tradukis la germanan "expertIN". Cetere temas pri virino.
Mi ja scias, ke ne nepre necesas aldoni "in", sed miascie tio ne estas eraro.
Mi supozas, ke pri la aldono de "in" ni povus ankaŭ longe (kaj vane) diskuti.
Ekzemple: Supozu, ke Manjo naskis Joĉjon. Ĉu mi skribu: "Manjo estas la patro de Joĉjo"? :-)
La problemo estas: ĉu vi komparas nur inter la inaj fakuloj; aŭ kaj viraj kaj virinaj fakuloj.
ekz. Manjo estas la plej bona ŝakludistino en la mondo.
ĉu do povas ekzisti viraj ŝakludistoj kiuj estas pli bonaj?
Jen prava demando, al kiu la germana kaj nederlanda frazoj respondas, ke temas pri inoj.
Pri la viraj fakuloj tiuj frazoj asertas neniom.
Ĉu la aliaj lingvaj versioj esprimas la samon, tio estas alia demando, ĉu ne?
Se la nederlanda kaj germanaj frazoj nur parolas pri virinaj fakuloj kaj la angla frazo parolas pri ĉiuj fakuloj, kaj viraj kaj virinaj, tiam la angla kaj la german/nederlandaj frazoj ne estas samsignifaj.
La angla simple ne havas vorton por esprimi tion, kion la plimulto de la aliaj lingvoj ja povas.
Eĉ se oni artefarite provus enlegi en tiun frazon, ke temus nur pri la plej bona el la INAJ ekspertoj, tio ne estas ĝusta konkludo el la lingva uzo. Nek en Esperanto, nek en la germana. En la germana "eine führende Eichhörnchenexpertin" povas esti la plej bona ne nur inter la inoj, sed ankaŭ inter ĉiaj gesciuristoj.
La angla kaj germana frazo ja samsignifas. Kaj ankaŭ la nederlanda.
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #3125166
added by GrizaLeono, July 5, 2015
linked by GrizaLeono, July 5, 2015
edited by carlosalberto, July 5, 2015
linked by PaulP, July 5, 2015
linked by PaulP, August 24, 2015
linked by PaulP, August 24, 2015