
La 'u'-formon estas nenecesa. 'Ĉu vi venos ĉe mi manĝi patkukojn?'

Dependas de la kunteksto: 'ĉu vi venos' temas pri jama decido, 'ĉu vi venu' estas propono.
Oni ja povas ellasi 'por'.

veni ĉe mi --> veni ĉe min
Cetere ankaŭ mi ne komprenas, kial vi uzas la -u-formon. Mi ne vidas devon en tiu frazo. Mi vidas nur demandon: Ĉu vi venos ĉe min por manĝi patkukojn?

Eble niaj lingvosentoj estas sufiĉe diversaj.
Al mi doloras tiu "ĉe min". Sed miaj sentoj ne tre gravas. Pli interese estas, rigardi la ideon,kiun celas esprimi "ĉe (X)n"; tiu ideo - veni ĝis alveno ĉe mi - estas ĝuste la ideo por kies esprimado ekzistas "al"(X). Vi eble komprenas, ke mi ne povas ne demandi min: kial do ne uzi "al".
Agrablan semajnfinon al ĉiuj kaj gratulon pro la bona progreso!

Estas diversaj signifoj de 'ĉe':
en la kampo de la homa aktiveco ĝi montras i.a. rilaton signifantan 'en la domo de'. Ekz. 'li iris ĉe la dentiston' k 'venu ĉe mian malsanan patrinon'.
Venu/venos:
'Ĉu vi venos' strikte demandas pri jama interkonsento:'bv. memorigi min, ĉu vi decidis veni.'
'Ĉu vi venu' estas propono.

@ koosscharroo
> 'Ĉu vi venu' estas propono.
Tamen propono kun demandosigno... Ĉe mi restas la demandosigno pri tiu imperativa formo :)

Jes, propono en demanda formo!
Cetere, la u-modo ne estas nur 'imperativa'.
La t.n. 'volitivo' (u-modo) prezentas agon kiel efikatan, t.e. ankoraŭ ne faktan, sed efektivigendan lau ekstera VOLO, DEZIRO, ordono, trudo, eblo. (PAG)

En mi eble ne enestas sufiĉe da filozofo, por konsenti pri viaj argumentadoj. Ne volante decidi inter demando kaj peto, vi sekve kunfandas ambaŭ, sed ricevas komplete alian signifon, ol kiun vi celas. Per "Ĉu vi venu?" A demandas B, ĉu C (unu aŭ pluraj) sugestis al B moralan devon veni. A povus ankaŭ demandi "Ĉu iu(j) atendas, petis, postulis, ke vi venu?" Ĉi tie do ne temas pri ia deziro aŭ decido de A, B aŭ ambaŭ, sed de tria(j) persono(j).

Tamen tia demando ekzistas: ĉu vi venu?
La respondo povus esti: Jes, mi venu!

Krome pardonu, se mi nun iomete enmiksiĝas en nederlandajn aferoj. Riskante, ke mi eraras, ĉar temas pri por mi fremda lingvo, sed ĉe rigardo al la frazo "Kom je pannenkoeken bij me eten?" mi ekkomprenis, ke la disputo pri ĉe + akuzativo, ĉi tie estas nenecesa. Se vi celas tradukon fidelan ĝis la gramatiko (ni por momento malatentu la demandon, ĉu tio estas (mal)rekomendinda) , ĉu tiam ne la rezulto estos
eble en unua paŝo " Ĉu vi venos patkukojn ĉe mi manĝi?" -
kio iom pli adaptita al la vortorda tradicio de Esperanto, sed sen signifoŝanĝo estas " Ĉu vi venos manĝi patkukojn ĉe mi". Ĉi tie la demando ĉu aldon -n al ĉe tute ne aperas. Ni povas tion eĉ pli klare vidi, se ni realdonas tion, kion la parolanto, konscie aŭ ne, elprenis el la dirita frazo, konsideranta ĝin redundan banalan scion. "Ĉu vi venos al mi por manĝi ĉe mi patkukojn" estas la kompleta, kompreneble tute malpraktika frazo, kiu tamen servas al ni certiĝi pri la gramatikaj rilatoj.

Vi eble klarigos al mi, ke "Kom je pannenkoeken bij me eten?" povas havi ankaŭ alian signifon, tiam tamen kun komo: "Kom je, pannenkoeken bij me eten!" Se estas tiel, necesas tamen decidi kiun variaĵon traduki, tiun kun aŭ sen komo. Redoni Dusencecojn de la fontolingvo, tion povas traduki nur malofte.

>Tamen tia demando ekzistas: ĉu vi venu?
>La respondo povus esti: Jes, mi venu!
Jes, tiu demando+respondo havas "ekzistorajton", sed ĉu ne kun klare alia signifo ol tiu de tiu-ĉi ekzemplo`?

Kun intereso mi legis la ampleksan komenton, pro kio mi iom ŝanĝis la vortordon. Pri la -u/-os-temo mi prezentas jenan komparon:
Ĉu ni iros al la plaĝo? - Ĉu ni iru al la plaĝo?
La unua demandas pri jama decido/fakto; la dua estas propono.

Kial la u-modo en tia frazo? Ĉar tiu u-modo sekvas el la subkomprenata deziro: Ĉu (vi deziras, ke) ni iru al la plaĝo?

Dankon pro tiuj impulsoj pensi plu! (Kion mi tamen faros en pli mallaca stato) Agrablan dimanĉon al vi kaj ĉiuj!

Ĉu vi venu ĉe min (aŭ ĉu mi venu ĉe vin) por manĝi patkukojn?
Ĉu vi venos por manĝi patkukojn ĉe mi?
Estas du frazoj (veni kaj manĝi). "Ĉe" povas aparteni al la unua aŭ al la dua. Ĉar la unua esprimas movon, mi aldonus -n al "mi", kompreneble ne, se temas pri "manĝi ĉe mi".
Claude Piron skribis, ke iam en la lernejo, kiam ili renkontis malfacilan latinan verban formon, la instruisto diskutis pri ĝi. Claude proponis, ke eble temis pri "demanda imperativo". La instruisto trovis la proponon de Claude stulta, ĉar io tia tute ne eblas en la latina. Tamen Claude aŭdacis aldoni, ke en Esperanto tio estas ofte uzata formo, ekzemple "Kion mi faru?". La instruisto tiam koleriĝis, precipe pro la vorto Esperanto... Mi devus serĉi tiun tekston por esti certa pri la ekzemplo de Claude.
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #378252
added by koosscharroo, July 24, 2010
linked by koosscharroo, July 24, 2010
edited by koosscharroo, November 19, 2011
edited by koosscharroo, November 19, 2011