
Ĉi tiu frazo ne havas sencon.
Se veturi estas vojaĝi per transportilo... kial la veturilo frapas/batas/agresas Tomon?

Ĉu mi ĝuste komprenis vian demandon? Mi ne estas tute certa. Sed mi provos respondi.
Verŝajne ni ĉiuj ŝatas la logikecon de Esperanto. Tamen tiu logikeo estas relativa.
Eĉ en Esperanto ne ĉiu vorto havas nur unu signifon.
"veturi" havas du signifojn
En la unua signifo la vorto parolas pri persono, kiu translokiĝas per transportilo (aŭ tute simple: iu moviĝas per ilo).
En la dua signifo ĝi parolas pri transportilo mem, kiu ja ankaŭ translokiĝas. (ilo moviĝas)
PIV ( http://vortaro.net/#veturi ) difinas tiujn du signifojn tiel:
1 Esti transportata de unu loko al alia per tiucela aparato aŭ maŝino
2 (precipe pri veturilo) Translokiĝi
Eble vi nun konsentas, ke la frazo ne estas sen senco.
Mi opinias, ke ĝi havas sencon, same kiel la simile konstruita frazo
"La birdo flugis kontraŭ fenestron."
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #4847918
added by al_ex_an_der, January 21, 2016
linked by al_ex_an_der, January 21, 2016
linked by al_ex_an_der, January 21, 2016