Kiel ''pilin ala" rilatas al nocio "dekstra"?
La koro [pilin] estas en la maldekstra flanko de la korpo [poka pilin].
Kiel diri "dekstra flanko"?
Mi pensis, ke eble taŭgus "poka pi pilin ala" [flanko, kie la koro ne estas].
Sed, kompreneble, mi ankoraŭ dubas.
Ĉu vi havas ian ideon?
Nu, mi supozas, ke la ideo pri tio, ke koro estas organo de sento, estas fenomeno de relative moderna kulturo, kaj estas fremda al ege primitiva kaj konkreta mondopercepto de jan pi toki pona. Mi eĉ dubas, ke ili bezonas la koncepton "dekstra" mem. Sed se ili ja ĝin bezonas, mi proponus, ekzemple "poka pi luka utala" aŭ "poka pi luka wawa". Tamen ne ĉiu homo sentas grandan diferencon inter kapabloj de siaj manoj...
Ne mi diras, ke koro estas organo de sento. En la oficiala vortaro de tokipono, jan Sonja difinas:
pilin n feelings, emotion, heart
o sentoj, emocio, koro
Kaj permesu al mi diri, ke miaopinie la mondopercepto de "jan pi toki pona" ne estu nepre "ege primitiva kaj konkreta".
Sed mi komprenas, ke vi akceptas "poka pilin" por "maldekstra flanko", kaj proponas "poka pi luka wawa" por "dekstra flanko", ĉu ne?
Tio pli plaĉas al mi ol "poka pi pilin ala". Mi ĝin provos. Multan dankon.
Dankon. Mi ne sciis, ke "pilin" povas signifi "koro".
Bone.
May I adopt this sentence, please? :)
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRAudio
Logs
This sentence was initially added as a translation of sentence #2238844
added by carlosalberto, January 30, 2016
linked by carlosalberto, January 30, 2016
edited by carlosalberto, January 31, 2016
edited by Tepan, October 3, 2020
edited by Tepan, October 31, 2020