Mi sugestas "Eliru la akvon", kiel en la aliaj lingvoj.
Korektite kaj dankon, tio donis al mi ideon: "eliru tiun akvon!"(5138748).
@PaulP,
Mi lernis multon pri Esperanto sub la gvidado de Georges Lagrange (alinome Serĝo Elgo). Li malkonsilis al mi uzi akuzativon okaze de "elmovo".
Li konsentis diri "Mi eniris la domon", sed malkonsentis diri "Mi eliris la domon" sed prefere "Mi eliris el la domo".
Se mi bone memoras, li argumentis, ke tio povas fojfoje estigi miskomprenojn. Ekzemple "Li eliris la ĝardenon" povus signifi "li eliris el la domo ĝardenen" (subkompreninte "la domon"). Li bazis sin sur la fakto, ke akuzativo estu uzata okaze de "almovo", ne de "elmovo"
Mi ŝatus havi vian opinion tiurilate.
Mi rigardis en vortaro.net, je 'eliri', kaj ne trovis ekzemplojn kun akuzativo.
Mi mem verŝajne dirus "Eliru el la akvo!", sed mi ne riskus diri, ke "Eliru la akvon!" estas erara. Male eĉ, tiu uzo estas rajtigita de la Fundamenta Gramatiko:
... on peut cependant employer aussi l’accusatif sans préposition, quand aucune amphibologie n’est à craindre.
Jen kelkaj ekzemploj el la literaturo:
Kvin-aŭ-sesfoje li eniris kaj eliris la boaton (Robinsono Kruso)
Oni eliris la ĝardenon (Pro Iŝtar)
Ni eliru la koridoron! (Metropoliteno)
Kiam vi eliros la arenon (Quo vadis?)
De tempo al tempo ili eliras la monaĥejon (Monato)
Eliri la fermitecon de la Esperanto-rondo (La ondo de Esperanto)
kaj pli lastatempe:
Li eliras la domon tra fenestron (Duolingo)
"Jen nia kaŝloko", flustras Viktor al Ĝon kiam ili eliras la aŭton (E@I)
Resume: Mi sugestas, ke oni aldonu "Eliru el la akvo!", sed certe ne konsideru tiun ĉi frazon erara.
Dankon, Paŭlo!
Nu, mi pli fidas je la Fundamento ol je PIV :-)
Multaj longaj komentoj... pro mallonga frazo!
Mi konfesas ke en la frazo "El'iru el..." la dua "el" ŝajnas senutila por mi,
sed ĝi efektive klarigas la frazon, se mi bone komprenis vin.
Do dankon pro ĉio (fakte mi ankaŭ lernis la vorton «amphibologie»).
タグ
すべてのタグを見る例文
ライセンス: CC BY 2.0 FR更新履歴
この例文は #4550795
追加:rmateo, 2016年5月14日
リンク:rmateo, 2016年5月14日
リンク:PaulP, 2016年5月14日
リンク:PaulP, 2016年5月14日
リンク:PaulP, 2016年5月14日
リンク:PaulP, 2016年5月14日
編集:rmateo, 2016年5月14日
リンク:PaulP, 2016年5月14日
編集:rmateo, 2016年5月15日
編集:rmateo, 2016年5月15日
リンク:glavsaltulo, 2020年2月17日
リンク:glavsaltulo, 2020年2月17日