
Aŭ "en la koncerton", aŭ "al la kocerto".

Hm! Laŭ mi ni rapidis survoje al la koncerto, por ne malfrui en la koncerto.
Ĉu vi povus samopinii?

Mi longe pripensis kaj konkludis ke taŭgas nek "malfrui en la koncerto", nek "malfrui en la koncerton". Taŭgas nur "malfrui al la koncerto" aŭ "malfrui la koncerton". Por la komparo: "Ni rapidis por ne malfrui al la trajno".

Ankaŭ frazo "Ni rapidis por ne malfrui al la trajno" sonas iom stranga al mi. Ĉu mi rajtas supozi, ke oni tiel diras en la rusa?
Kutime oni diras "... por ne maltrafi la trajnon".
Eblus proponi "... por ne maltrafi la koncerton", sed ĉar koncerto kutime restas en la sama loko, oni do ne tute maltrafos ĝin, sed nur ĝiajn unuajn minutojn... oni do simple malfruos en la koncerto.
Mi serĉis en tekstaro.com kaj trovis similan frazon
"kiam la studentoj malfruis al la komenco de la lekcio" en Fundamenta krestomatio, kaj alian "Nenia danĝero minacis ilin: se ili malfruis en la arbaro ..." en Fratoj Grimm - Elektitaj Fabeloj.
Mi do proponas, ke mi ne ŝanĝos la frazon (almenaŭ se ne estas pliaj reagoj aŭ "pruvoj") sed ke vi aldonos vian version (pravigeblan per la frazo en Fundamenta krestomatio).
Ĉu tio akcepteblas por vi?

Nun mi komprenis ke "malfrui" povas signifi "esti malfrue". Pli komprenebla por mi estus la frazo "Ni rapidis por ne esti malfrue en la koncerto".

Duplicates of this sentence have been deleted:
x #4877951
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #339416
added by GrizaLeono, September 15, 2010
linked by GrizaLeono, September 15, 2010
linked by martinod, March 13, 2011
linked by martinod, March 13, 2011
linked by sacredceltic, March 13, 2011
linked by Horus, February 1, 2016