"Li irejigis por si vojon" - Tiu ĝisekstrema laŭvortismo impresas bizare. Ĉu indas repripenso?
Vivu la derivosistemo kaj respekton al viaj pripensadoj kaj konduto... ankaŭ mi repripensis la tradukon, sed ankoraŭ ne iĝis ĝia amiko. Se mi ne tute eraras vidante "irejo" kiel laŭ la signifo sama aŭ simila kiel "vojo", kiel mi do komprenu la frazon? Ĉu li vojigis por si vojon? Ĉu li irejigis irejon? Nu eble tiel demandi estas troigita servo al la logiko; ja ankaŭ la germana kompareble uzas "einen Weg bahnen", dum Weg kaj Bahn estas tre proksimaj konceptoj.
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #484254
added by esocom, September 19, 2010
linked by esocom, September 19, 2010
edited by esocom, July 3, 2012