
mi ne komprenas la tradukon por "etwas"...

Mi ne tradukis laŭvorte - sed la senco adekvatas, ĉu ne?
(oni povus diri: "...estas io tute ĉiutaga", sed tia esprimo ŝajnas pli artifika al mi)

eble mi ne bone komprenas la germanan frazon....Mi komprenas "etwas..." kiel [eng]"somewhat/almost/not quite...", do mi komprenas ke ne estas tute ĉiutaga...

Ne, fakte la germana frazo vere diras, ke io estas ĉiutaga okazaĵo.

ĉu estas la diferenco inter "etwas ganz alltägliches" kaj "ganz alltägliches" nur retorika?

Ne, ĝi estas gramatika: "etwas" povas signifi "io" aŭ "iom". Ĉi tie "etwas" signifas "io" kaj tiu ĉi elemento estas bezonata pro la gramatika formo "ganz alltäglicheS". Alikaze, do sen "etwas", oni devus diri "ganz alltäglich" (sen "s").
[Cetere mi pensas, ke "alltägliches" skribendas majuskla pro la "etwas", sed mi devos kontroli tion antaŭ mi komentos la germanan frazon.]

Dankegon por la klarigo! La germana foje konfuzigas...
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #368667
added by jxan, September 22, 2010
linked by jxan, September 22, 2010
linked by sacredceltic, August 1, 2011
linked by marcelostockle, April 22, 2012