
Drinki (ne "trinki") ŝajnas al mi ĉiam malutili al la sano.
Cetere, kial uzi la neoficialan vorton "noci", se ni disponas la vorton "malutili", kunmetitan laŭ vere Esperanta maniero, tuj komprenatan de ĉiu komencanto?

Kara GrivaLeono. Vi pravas ke "noci" ŝajnas esti faka vorto, kiel oni vidas en PIV:
"noc/i (tr) Malutili: alkoholo nocas la sanon; (f) kritikoj ne povas noci la veran genion.
noca. Malutila: nocaj substancoj.
nocivo. Kapablo de iu aŭ io por nocado: la nocivo de drogo.
nenocismo. Ahimso.
nenocivo. Eco de io, kio ne estas noca: la nenocivo de farboj.
medinocaĵo ☼ Ĉia faktoro de malplibonigo de la medio (ekz. poluado, bruo, urbanizado): esteta, sona medinocaĵo. Sin. medimalutilaĵo."
Bonvolu aldoni kelkajn variaĵojn por viaj komencantoj.

Kara Dejo,
Mi simple uzas la informojn, kiuj listiĝas ĉe http://www.bonalingvo.org/index.php?title=Ssv:_N
Tie oni trovas:
noc·i → mal·util·i
Mi traserĉis tekstaro.com per la serĉtermino " noc". Aperas malmultaj trafoj (plej ofte temas pri la radiko "noci". Cetere mi ne komprenas esprimojn, kia "kaj dum ĝi flutis, mi kredis aŭdi la nocajn obtuzajn sonojn de flugetado ".
Iuj opinias, ke necesas uzi novan radikon, ekzemple por eviti "ripeton" en frazoj, kia "Tro da sterkaĵo pli nocas ol utilas". Mi ne timas la ripeton. Ekzemple la frazo "Tro da sterkaĵo pli malutilas ol utilas" ne sonas stranga en miaj oreloj.
Ĉu "Tro da sterkaĵo pli nocas ol malnocas" eble pli taŭgas? :-)
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #18337
added by Dejo, September 26, 2010
linked by Dejo, September 26, 2010