
"ĉiu pano" estas malklara frazo, ĉar "pano" kutime estas nekalkulebla. Do "ĉiu pano" povas esti komprenata ambigue: "ĉiu bulo de pano" aŭ "ĉiu speco de pano". Se vi celis sencon "tuta kvanto de pano", pli bone estus "tuto de pano" aŭ eble "ĉio de pano".

Salikh proponis "tuto de pano", kio estus akceptebla, sed nun vi tajpis "tuto da pano", kio ja ne eblas. Laŭ mi pli kutima formo estus tamen "Kien iris la tuta pano?"

Mi preferas 'la tuto de pano'. La 'tuta pano'-n mi komprenas kiel 'la kompleta pano'-n aŭ cŭ mi rezonas tro 'nederlandece'?

Vi pravas, efektive la nederlanda frazo povus rilate same al duona pano, kiel al tuta pano aŭ eĉ al pluraj panoj, ĉu ne? Kiel esprimi tion? "Kie restis la pano?" esprimus eble ĝuste tion. Kaj kio pri la neofta uzata vorto "ĉiom"? "Kie estas ĉiom de la pano?"

Eble taŭga traduko...

"ĉiom de la pano"
— bona solvo

Kun la supra konsento de la aŭtoro, mi nun adaptis la frazon.
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #397100
added by slavneui, September 27, 2010
linked by slavneui, September 27, 2010
edited by slavneui, September 30, 2010
linked by salikh, November 30, 2010
edited by slavneui, November 30, 2010
edited by PaulP, August 24, 2014
linked by PaulP, August 24, 2014
linked by PaulP, August 24, 2014
linked by PaulP, August 24, 2014