zorgi ne estas transitiva (krom se temas pri tasko, PIV 4)
http://vortaro.net/#zorgi
-> zorgu pri vi
aŭ -> prizorgu vin (jam proponita)
# --------------------------------------------------------------------------------
# This comment was copied from #1658640 when duplicate sentences were merged.
# --------------------------------------------------------------------------------
Tio ŝajnas esti tikla afereto. Unue jam estas tre mise, ke PIV al unu sama verbo donas jen netransitivan, jen transitivan karakteron. Due transitiveco aperas ne nur sub numero 4 sed ankaŭ sub 1b. Sub 1a ni trovas la belan ekzemplon "mi zorgas pri ŝi tiel, kiel mi zorgas pri mi mem, sed ŝi mem tute ne zorgas pri si" kaj sub 1b ni ekscias, ke "la traveturantoj estas bone zorgataj".
Tamen en la Tekstaro de Esperanto inter 602 trovitaj formoj de "zorgi" mi trovis nur 3 transitivajn formojn, kie aperas n-finaĵo:
"Sed ĝuste tio pruvis, ke oni zorgis ŝin kaj gardis pli atente ol aliajn." Quo Vadis
"Fraŭlinoj, precipe hodiaŭ zorgu vian ŝminkon, vian dekoltaĵon, vian afablecon" Kruko kaj Baniko el Bervalo
"li devigu mian patron min zorgi kiel filon, sed ne muson" Avara Kavaliro, dramo de Puŝkin en La Ondo de Esperanto
kaj 11 "nevideblajn akuzativojn" (kie pro gramatikaj kaŭzoj n-finaĵo ne povas aperi):
"Kaj zorgu neniom!" La Majstro kaj Martinelli
"li zorgus ne ŝanceli" La Respubliko
"zorgis enpreni multajn saĝajn komentojn" Lingvistikaj Aspektoj
"mi nur zorgu ne fari idon" La skandalo pro Jozefo
"mi ne zorgis demandi la profesoron" La majstro kaj Margarita
"Mi do aparte zorgis profunde ekzameni" La Respubliko
"li zorgus ne ŝanceli ĝin" La Respubliko
"ne zorgas daŭrigi la konatiĝon" La Kiso
"zorgu havi bonan kontraŭvirusilon" Monato
"Ŝi zorgas doni al li manĝaĵojn" Monato
"ŝi zorgas trovi" Monato
44-oble aperas formo de zorgi sekvata de ke-frazo. Se oni transformas tiujn ekzemplojn (ekzemple: "Lazaro zorgis, ke nenio manku" > Lazaro zorgis tion"), videblas, ke teorie ankaŭ tio estas interpretebla kiel transitiva kazo.
Eĉ post ĉiuj ĉi konsideroj restas 542 trovitaj ekzemploj, kiuj estas tute klare netransitivaj (preskaŭ ĉiam laŭ la modelo "zorgi pri io/iu", malofte aperas "zorgi por io/iu") kompare kun nur 3 trovaĵoj n-finaĵo laŭ la modelo "zorgi ion/iun". (Unu el tiuj tri aperas en poezia teksto, kie oni ja ne malofte permesas pli da gramatika libereco). Post tiu eta analizo ankaŭ mi subtenas la ideon prezenti en Tatoeba prefere la tipan, reale tre disvastiĝintan netransitivan uzon de "zorgi" kun la prepozicio "pri".
# --------------------------------------------------------------------------------
# This comment was copied from #1658640 when duplicate sentences were merged.
# --------------------------------------------------------------------------------
Dankon al ambaŭ.
Alexander faris majstran klarigon pri la konfuza situacio de tiu vorto.
Mi volonte aldonas la deziratan prepozicion.
# --------------------------------------------------------------------------------
# This comment was copied from #1658640 when duplicate sentences were merged.
# --------------------------------------------------------------------------------
Duplicates of this sentence have been deleted:
x #1658640