Kara Dejo, permesu al mi iom dubi pri la strukturo de tiu frazo, same kiel iuj dubis pri mia iama frazo "Li diris timi..."
Lastatempe mi kontrolas tiajn frazojn per la programo Esperantilo, kiu enhavas programeron "lingvistiko" > "redaktilo de radikoj". Eniginte infinitivon, oni vidas rimarkojn pri la transitiveco al substantivoj kaj infinitivoj. Mi supozas, ke la aŭtoro de tiu programo bezonis tion por analizi frazojn. Kompreneble tio ne estas pruvo pri ĝusteco aŭ malĝusteco de frazo.
Kara GriaLeono
Mi bonvenigas viajn dubojn ĉar tio helpas min en la provlegado de miaj propraj verkoj.
Objekto ofte havas la formon de infinitivo. En la frazo : <Mi memoras vidi ŝin ie.> la infinitivo ""vidi"" estas la objekto de ""memoras"", kaj ""ŝin"" estas la objekto de ""vidi"".
(Mi ne komprenas kion celas Esperantilo. Mi uzas ĝin precipe por kontroli ortografion kaj tajperarojn)
Ne ĝenus min se vi petus konsilon en la Facebook-a Lingva Konsultejo.
amike
Dejo
Iam en 2013 mi sendis jenan frazon: "Li diris timi, ke pluvos."
Ekestis diskuto, kiun vi ankoraŭ povas legi en la paĝo #2349552, kvankam la frazo mem estas forigita.
Ekde tiam, se mi dubas, mi uzas Esperantilon por kontroli, ĉu verbo povas havi infinitivon kiel rektan objekton.
Se vi uzas Esperantilon, vi scias, ke per iu programero eblas analizi frazon. Mi supozas, ke la programero "Lingvistiko" > "redaktilo de radikoj" necesis por ebligi tian analizon. Mi provis tradukigi vian frazon en la germanan. La rezulto estas: "Ich behalte sie irgendwo zu sehen."
En la nederlanda mi tute ne trovus strange: "Ik herinner me ze ergens gezien te hebben."
same kiel mi mem Esperantigis "Hij zegde te vrezen dat het zou regenen" kiel "Li diris timi, ke pluvos"... kio estigis longan diskuton kaj finfine la malapero de mia frazo.
Mi konfesu, ke mi ne konas la Facebook-an Lingvan Konsultejon. Sincerdire mi ne tre ŝatas Facebuk-on kaj eĉ emas nuligi mian membrecon.
Mi legis la diskuton, kiun vi menciis, kaj mi notas ke almenaŭ unu el la kontribuantoj studis lingvikon. Mi nenion povas aldoni al tiu diskuto.
Mi rimarkos nur ke eble estas eraro en via metodo krei frazon baze ke gramatikaj reguloj. Neniu gramatika regularo komplete priskribas lingvon, kaj oni devas esti tre singarda kiam PIV parolas pri transitiveco. PIV, ekzemple, diras ke "vidi" estas transitiva sed tuj donas netransitivan ekzemplon [malproksime vidas ĝiaj okulojZ; aliajn gvidas, k mem ne vidasZ;]
PS Via germana frazo estas erara pro tio ke "memori" havas du signifojn. En la germana "behalten" signifas "ne forgesi", dum "erinnern" signifas "serĉi kaj trovi en sia memoro. Kiam mi rigardas la germanan kaj la nederlandan tradukojn mi vidas, ke ili sekvas la saman paradigmon.
amike
Dejo
Ankaŭ mi dubas. La senco de la angla frazo, kaj de la ligita hispana frazo, estas, ke li vidis, pasintece. Ĉu la infinitivo "vidi" esprimas tiun pasintecon?
Mi kredas ke la angla "remember seeing" estas alia maniero diri "remember having seen".
do en Esperanto: Mi memoras ke mi vidis ŝin ie.
http://www.collinsdictionary.co...mber-seeing-it
La vorto ''memoras"" logike indikas, ke temas pri ago en la pasinteco:)
La vorto ''memoras"" logike indikas, ke temas pri ago en la pasinteco:)
> La vorto ''memoras"" logike indikas, ke temas pri ago en la pasinteco:)
Ĉu? Ĉu "Mi memoras lian nomon" signifas, ke vi memoris, kaj nun ne plu??
Mi ĵus afiŝis en la Facebook-a Lingva Konsultejo kaj Bertilo respondis ke la frazo estas bona.
Jen:
"Mi memoras vidi ŝin ie.''
Ĉu la frazo estas ĝusta, malĝusta, dubinda ktp?
LikeCommentShare
Comments
Bertilo Wennergren
Bertilo Wennergren Tute bona.
Bonvolu forigi @check
dankon
Pluraj konvinkis min nun, ke la frazo ne estas erara. Mi tamen mem uzus "Mi memoras, ke mi ie vidis ŝin."
La frazo ne estas kutima por mi, sed en ĝi estas io eleganta.
Kara Al_lastor, feliĉigas min vidi novan Esperantiston ĉe Tatoeba. Bonvenon!
Добро пожаловать!
(Ne kredu, ke mi lertas pri la rusa. Mi iam lernis vian lingvon, sed tiutempe mi tute ne havis la okazon ekzerciĝi. Tamen mi ankoraŭ povas legi la rusan, kaj jen kaj jen kompreni kelkajn vortojn. Tatoeba ĉiutage montras rusajn frazojn al mi :-)
Kaj kiam la noktoj estas vintraj, mi memoras la esprimon "Noĉ moroznaja krugom". Bela lingvo!
Al Danepo:
Mi do ne vidas kialon malakcepti mian iaman frazon: "Li diris timi, ke pluvos."
Miaopinie estas pli bone.
"Li diris timi, ke pluvos." => "Li diris timE, ke pluvos."
> Al Danepo:
> Mi do ne vidas kialon malakcepti mian iaman frazon: "Li diris timi, ke pluvos."
ĉu "Li diris timi, ke pluvas." signifu "Oni diras, ke li timas, ke pluvos." ?
Al Al_lastor:
"Li diris timi, ke pluvos." => "Li diris timE, ke pluvos."
La senco de la frazo fakte devis esti "Li diris, ke li timas, ke pluvos" (laŭ la plej sekura maniero esprimi la ideon, pri tio ni ja ĉiuj konsentis).
Al Danepo:
Ne. Vidu mian ĉi-supran respondon. La rekta esprimo estus:
Li diris: "Mi timas, ke pluvos".
Fakte mi scivolas, kiuj frazokonstruoj estas gramatike ĝustaj en Esperanto.
Se tiel... Kiel kompreni, kia signifo estas vera?
Li diris, ke li timIs, ke pluvos.
Li diris, ke li timAs, ke pluvos.
Li diris, ke li timOs, ke pluvos.
Ĉar en la vorto "timi", tiu informo ne ekzistas.
Prave, Al_lastor. Precize tiun rimarkon oni faris en la grupo "Lingva konsultejo". Iu tie opinias, ke en la frazo "Mi memoras vidi ŝin ie" la infinitivo "vidi" ricevas pasintecan kromnocion pro la apudeco de la verbo "memoras". En "Mi esperas vidi ŝin ie" tiu sama infinitivo "vidi" ricevas estontecan kromnocion pro la apudeco de la verbo "esperas".
Vi sendis pravan rimarkigon, kara Al_lastor.
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #38237
added by Dejo, October 12, 2010
linked by Dejo, October 12, 2010
linked by marcelostockle, January 27, 2012
linked by Horus, September 5, 2023