Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #407858
added by jxan, October 13, 2010
linked by jxan, October 13, 2010
linked by jeo, September 10, 2011
linked by marcelostockle, September 10, 2012

komplika → malsimpla
http://bertilow.com/pmeg//vortf...j/a.html#i-hc3

Pravas, ke "komplika" estas malbona esprimo ĉi tie, sed ankaŭ "malsimpla" ŝajnas al mi ne tute trafe. Mi preferas "kompleksa" - ĉu vi konsentas?

Kara Jxan,
la radiko "komplik" estas verba. Tion vi povas vidi en papera PIVo: la kapvorto estas "kompliki". La cifero 1 inter la k kaj la i signifas, ke la vorto estas oficialigita en la unua oficiala aldono. La finaĵo i indikas, ke la radiko estas "verba", ke ĝi enhavas la verban koncepton "kompliki".
La verbo estas transitiva. Via traduko estas ĝusta, se vi celas diri, ke la solvo pli komplikas la aferojn, ke ĝi igas la aferojn pli malsimplaj.
Miaopinie la germana frazo ne havas tiun signifon.
Se la radiko "kompleks" estus oficiala, ĝi estus taŭga por traduki la germanan frazon. Sed ĝi estas neoficiala. Ĝi ja estas Zamenhofa. Vi certe scias, ke Zamenhof jam multe skribis en Esperanto, kaj poste rimarkis, ke li (kaj aliaj) uzis multajn radikojn por esprimi saman koncepton. Tiam kreskis en lia kapo (kaj en tiu de liaj kunlaborantoj) la ideon limigi la nombron da radikoj al la "necesa kaj sufiĉa" nombro (mi konscie uzas esprimon el la matematiko).
Mi kunlaboras en listo "la bona lingvo", kie ni provas trovi "simplajn samsignifajn vortojn" por nenecesaj radikoj (kaj proponas necesajn novajn radikojn por oficialigo).
Pri tiu laboro vi povas plu legi ĉe http://www.bonalingvo.org/index.php
Nun oni povas diri, ke Zamenhof uzis multajn radikojn, kiuj poste iĝis neoficialaj. Tiujn oni kutime nomas "Zamenhofaj".
Ankaŭ la unua aŭtomobilo ne estis tiel perfekta, kiel la modernaj. La konstruo de aŭtomobiloj evoluis. Ankaŭ Esperanto evoluas. Nun iuj ekvidas, ke aldono de nenecesaj radikoj malfaciligas la lernadon de Esperanto, kaj do kontraŭas nian celon.
Bonvolu legi http://vortaro.net/#malsimpla
Amike salutas Leo