"Mi tranĉis min" ŝajnas al mi forta esprimo. Ĉu "mi vundis min" ne estus pli taŭga? (simpla demando)
# --------------------------------------------------------------------------------
# This comment was copied from #3231417 when duplicate sentences were merged.
# --------------------------------------------------------------------------------
Interesa demando nimfeo. Unue mi notis, ke en la hispana, angla, kaj itala oni uzas la vorton "tranĉi".
En PIV oni vidas: tranĉ/i (tr)
1 Penetri solidan korpon per ilo kun tre maldika rando:
Nu, razilo estas klingo (maldika rando) kaj la defino ne kondiĉas kiom profunde ĝi devas penetri.
Min interesas kion vi proponus por la franca traduko:)
bondezirojn
Dejo
# --------------------------------------------------------------------------------
# This comment was copied from #3231417 when duplicate sentences were merged.
# --------------------------------------------------------------------------------
Kelkaj homoj uzas "tranĉvundi". (http://tatoeba.org/deu/sentence...om=und&to=und)
# --------------------------------------------------------------------------------
# This comment was copied from #3231417 when duplicate sentences were merged.
# --------------------------------------------------------------------------------
Ankaŭ en la franca, oni esprimas tion sammaniere: "Je me suis coupé en me rasant". Tion vi ja scias ( :) )
Se mi devus traduki "Je me suis coupé le doigt" en epo, mi tendencus diri: "Mi tranĉis al mi la fingron".
Se mi starigis al vi la demandon, kiun mi difinis "simpla demando", ne "korektendaĵo", tio kuŝas en la fakto, ke E° estas bazita sur racieco, kaj ofte mi starigas al mi la demandon, ĉu mia tradukmaniero ne estas influata de mia denaska lingvo. Tial, kiam mi legas "mi tranĉis min", mi kvazaŭ havas la senton, ke la tuta korpo estis tranĉita. Kaj tio efikas alimaniere en la "naciaj" lingvoj, kiujn vi citas.
Mi legis la ekzemplojn donitajn en PIV post la difino, kiun vi sendis al mi: Ĉiam temas pri tranĉita parto (gorĝo, fingro, koro), krom kun karno, kiu estas uzata sub la formo "tranĉi en + akuz". Tiuj ekzemploj pravigas nek min, nek vin.
Kaj la fakto, ke multaj naciaj lingvoj uzas frazojn similajn al "mi tranĉis min", ne pruvas, ke en E° devus esti la sama esprimmaniero. Ĉu racia esprimo (en epo) estu la paŭsaĵo de tradiciaj esprimoj (en la cititaj lingvoj)? Eble tie kuŝas mia demando.
Ĉiuokaze mi dankas al vi pro via humura reago.
Plej amike
Rolando
# --------------------------------------------------------------------------------
# This comment was copied from #3231417 when duplicate sentences were merged.
# --------------------------------------------------------------------------------
Kara nimfeo
Mi konsentas kun ĉio kion vi diris, sed la tuta afero memorigis min pri la vortoj de Zamenhof, kiu, en Lingvaj Respondoj diris:
„Ni ne devas peni, ke nia lingvo estu tro preciza, ĉar tiam ni nin mem nur katenus.“
# --------------------------------------------------------------------------------
# This comment was copied from #3231417 when duplicate sentences were merged.
# --------------------------------------------------------------------------------
Duplicates of this sentence have been deleted:
x #3231417
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #518311
added by jxan, October 16, 2010
linked by jxan, October 16, 2010
linked by kebukebu, October 17, 2010
linked by sacredceltic, May 15, 2014
linked by martinod, August 7, 2014
linked by Horus, January 19, 2015
linked by Horus, January 19, 2015
linked by Horus, January 19, 2015
linked by Horus, January 20, 2015
linked by PaulP, August 28, 2019