"Rejno", sen "la". Geografiaj nomoj ne portas artikolon en Esperanto.
Sal' Paul,
La saman regulon ni havas ankaŭ en la hebrea, sed multfoje estas esceptoj. Ne ĉiam estas facile klarigi kial en certaj kazoj estas bezonata la artikolo, kaj en aliaj – ne. Ŝajnas al mi, ke ĉi-kaze, se vi demandos al esperantistoj, ili diros, ke "La Rejno" sonas al ili pli nature ol "ajna" "Rejno".
Kion vi opinias pri tio? La samo validas ankaŭ pri la alia varianto en tiu ĉi grupo de frazoj:
La Rejno fluas inter Francujo kaj Germanio.
Mi ŝatus konsultiĝi pri tiu ĉi uzo de la artikolo, ĝuste ĉi-rilate, kun vi kaj kun niaj aliaj kolegoj.
>>> Ŝajnas al mi, ke ĉi-kaze, se vi demandos al esperantistoj, ili diros, ke "La Rejno" sonas al ili pli nature ol "ajna" "Rejno".
Jes, certe estas esperantistoj, kiuj diras tion, precipe, se ili estas germanoj. Sed ĉu ili estas ekzemplodonaj esperantistoj, se ili tiel kopiaĉas kutimojn de sia gepatra lingvo? Tio estas interesa demando.
Resal' Eldad!
Mi pensas, ke "sonas nature" tro ofte dependas de niaj nacilingvaj influoj. Por germano, kiu diras "die Schweiz" "la Svisujo" sonas nature, sed tamen tion neniu diras. Same por franco "la Esperanto" sonas nature pro lia "l'espéranto" kaj tamen tio estas erara. Same kiel Francujo, Parizo, Marso, Esperanto, Cezaro, Kristo, ĉiuj propraj nomoj, ne portas artikolon, kial Rejno estus escepto?
La situacio tamen estas alia, kiam oni aldonas adjektivon: la blua Danubo, la luma Parizo, la malgranda Johano.
@Eldad!
Laŭ mia scio la regulo jenas: La propraj nomoj ne bezonas artikolon:
Les Vosges -> Vogezoj
Le Rhin -> Rejno
Tamen estas escepto, kiam la propran nomon akompanas adjektivo:
Le Mont Blanc -> La Blanka Monto
Laŭ mia denaska lingvo (franca), tio funkcias malsimile. Tamen laŭ la logikeco de epo, mi bone komprenas, ke tiu artikolo tute ne necesas. Fakte la franca lingvo TROuzas artikolojn: Anstataŭ "leono estas besto", la francoj diras "La leono estas besto", kaj tion mi sentas peza, ĉar nenecesa, nek pravigebla. Kaj mi opinias, ke en pluraj naciaj lingvoj, la uzado de la artikolo iĝis pli ofta ol necese. Kaj tio sama validas koncerne la proprajn nomojn.
Eble "la Rejno" sonas pli nature, sed malpli logike ol "Rejno" :)
>>> La situacio tamen estas alia, kiam oni aldonas adjektivon: la blua Danubo, la luma Parizo,
... la mezepoka Parizo.
Je la unua vido oni eble emas pensi: "Strangaĵo! Ĵus mi legis, ke antaŭ Parizo ne estu artikolo, kaj nun tamen???" Nu, fakte la afero estas tre simpla. Per antaŭmeto de adjektivo ni IMAGE kvazaŭ kreas plurajn urbojn (kvankam reale ekzistas nur unu). Ni homoj estas ja tiel saĝaj bestoj! ☺ Ni kapablas diferencige pensi kaj paroli pri antikva, mezepoka, renesanca, baroka, moderna, eĉ estonta Parizo, pri la Parizo de la 19-a jarcento kaj tiel plu. Per antaŭmeto de adjektivo mi difinas specifan ideon de Parizo kaj tiun enkondukas difina artikolo.
Bone, koran dankon, karaj amikoj.
Jes, mi konas ĉiujn de vi menciitajn regulojn (ankaŭ pri la franca kaj la germana), kaj ankaŭ pri la neceso aldoni "la" se temas pri persona nomo kiun akompanas adjektivo.
Nu, bone. Se vi ĉiuj tiel unuanimas pri la malneceso de la artikolo ĉe solstaranta Rejno (nome, senadjektiva), mi ŝanĝu miajn frazojn.
Dankon.
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #29820
added by Eldad, November 13, 2010
linked by Eldad, November 13, 2010
linked by martinod, January 6, 2011
linked by martinod, April 13, 2011
linked by martinod, April 13, 2011
linked by al_ex_an_der, July 29, 2012
linked by marcelostockle, November 4, 2012
linked by PaulP, May 23, 2014
linked by PaulP, May 23, 2014
edited by Eldad, May 23, 2014