skribus -> skribos (laŭ la franca)
Kara Rolando,
Se mi ne eraras, laŭ la franca – "skribus" ("il lui écrirait").
Vi ne eraras, krom la fakto, ke la "kondicionalo" (-rait) uzata en subfrazo, post ĉeffrazo en la pasinta tempo (il a dit = li diris) signifas "futuron". Ĝi estas ŝajna kondicionalo.
Jen la rezonado:
Rekta parolado: Li diris "Mi skribos al ŝi" (= Il a dit "Je lui écrirai)
Nerekta parolado: Li diris, ke li ne skribos al ŝi (Il a dit, qu'il ne lui écriRAIT pas).
Ĉu vi komprenis?
Jes, dankon.
Do, fakte, kvazaŭ kiel en la angla - en malrekta parolo, oni devas ŝanĝi al la kondicionalo. Se temas pri la pasinta tempo, do tiu kondicionalo signifas futuron.
Ĉu mi bone komprenis?
Do, interese:
Il a dit que s'il connaissait son adresse, il lui écrirait.
Se vi volas diri tion, kaj celi "se mi konus vian adreson, mi skribus al vi" - sed en la pasinta tempo, nome - komenci per "Il a dit que".
Kiel aspektus la frazo tiukaze?
Vi bone komprenis.
Pri la angla, mi ne estas sufiĉe sperta por kompari (vidu mian profilon), sed verŝajne la du lingvoj (franca k angla) funkcias laŭ la sama logiko, almenaŭ koncerne tiun precizan punkton.
Hmm, vi estas cerbumigulo!
Fakte, en la franca, la du frazoj similas.
Il m'a dit "Si je connaissais ton adresse, je t'écrirais" -> Il m'a dit que s'il connaissait mon adresse, il m'écrirait.
Il m'a dit "si je connais ton adresse, je t'écris" -> Il m'a dit que que s'il connaissait mon adresse, il m'écrirait.
Tio signifas, ke la supra frazo povas esti tradukita ĉu per la -os tempo, ĉu per la -us tempo.
Nun mi vere devas enlitiĝi! ;)
Ŝajne, do, ankaŭ mi pravis. ☺
Fartu bone, dormu bone, kara, orajn sonĝojn!
Mi pretas ŝanĝi al:
"Li diris, ke li skribos al ŝi, kiam li scios ŝian adreson."
Kion vi opinias?
Al Eldad:
kiam mi lernis la francan (antaŭ multaj jaroj), oni klarigis al ni, ke en la franca (ankaŭ en la nederlanda mi rimarkis tion), ekzistas aparta verba formo por esprimi la futuron esprimitan en la pasinteco. Pri la termnino mi ne plu certas. Eble "futur antérieur"... Sed tiu formo kongruas kun la kondicionalo.
Bonŝance Zamenhof evitis tiun nenecesan malsimplecon.
Dankon, Leo.
Jes, laŭ mi, la vortumo proponita de vi estas en ordo.
Restas al ni aŭdi, kion pensas Rolando.
PS. Ankaŭ mi lernis pri futur antérieur (en la universitato), sed se mi ne eraras, temas pri io alia (nome, ne futuro el la pasinteco). Tamen, mi relegos pri tio poste, por refreŝigi mian memoron.
Prave, kara Leo, "antaŭa futuro" kaj "elpasinta futuro" estas du malsamaj aferoj.
Futur antérieur : J'aurai conduit (Mi estos stirinta). Tiu formo estas tre malofte uzata.
Futur dans le passé : Il m'a dit qu'il viendrait (Li diris al mi, ke li venos). Tiu formo estas tre uzata.
Bone, mi ŝanĝos la frazon laŭ mia propono.
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #133190
added by GrizaLeono, January 19, 2011
linked by GrizaLeono, January 19, 2011
edited by GrizaLeono, January 19, 2011
linked by al_ex_an_der, January 26, 2012
linked by al_ex_an_der, January 26, 2012
unlinked by al_ex_an_der, January 26, 2012
edited by GrizaLeono, April 30, 2015