punita --> punata (aŭ punota)
Mi ne scias...
Mi kredas, ke ankaŭ mi elektus ĉi tie "punita".
"Punata" havas la daŭran sencon, kaj "punota" - estontecan sencon, kiu ne tiom taŭgus ĉi tie. Faute de mieux, ankaŭ mi elektus "punita", kiel Dejo.
Hm... kion mi elektus? Unue ne krimi :))),
due "Ili insistis, ke la krimulon trafu puno.", trie "Ili insistis, ke la krimulo ricevu punon.
Kiu tradukon tro proksimigas al detaloj de la originalo, ne ricevos leĝan punon, sed foje ja ĉagrenon pro memkreitaj problemoj.
He, kial mi forgesis la tute senartifikan frazon "Ili insistis, ke oni punu la krimulon." Ĝi estas en miaj okuloj tre bona traduko.
Ege trafa!
Ja, evitas ĉiujn ita-ata-ota-problemojn! :D
Mi apogas "punita": Ili ja volus ke li jam estus punita kaj tial tion demandas. La problemo ja estas ke la -u formo ne havas tempon.
@al_ex_an_der: Bv. aldoni viajn proponojn kiel aldonaj tradukoj!
La tempo en la frazo enkondukata per "ke" estas "rekta tempo", ĉu ne?
La insistantoj (supozeble dum proceso) diris "Li estu punata/punota".
Mi povus kompreni, ke ili diris "Li estu punita", se temis pri apelacia proceso. Tiukaze la insistantoj esprimus sian plendon pri troa indulgo de la unua tribunalo.
Vidante la multajn reagojn mi timas, ke mi tuŝis delikatan problemon... Mi jam bedaŭras tion...
Ĉiukaze la nederlanda frazo (zou gestraft worden) indikas, ke ne temas pri "punita", sed pri "punota".
La verbo "estu" esprimas deziron, ne tempon. Jen ekzemplo el la Biblio La Psalmaro 109: 13
"Lia idaro estu kondamnita al ekstermo;En la dua generacio elviŝiĝu ilia nomo."
Jes, vi prave diras, ke "estu" esprimas deziron, ne tempon. Sed ĉi tie temas pri "punata" aŭ "punita", kiu ja esprimas tempon.
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #270402
added by Dejo, January 26, 2011
linked by Dejo, January 26, 2011
linked by martinod, January 26, 2011
linked by Dimitrije, August 14, 2011
linked by marcelostockle, March 20, 2013
linked by marcelostockle, March 20, 2013
linked by marcelostockle, March 20, 2013
linked by mahdikalantari, September 20, 2023