menu
Tatoeba
language
Register Log in
language English
menu
Tatoeba

chevron_right Register

chevron_right Log in

Browse

chevron_right Show random sentence

chevron_right Browse by language

chevron_right Browse by list

chevron_right Browse by tag

chevron_right Browse audio

Community

chevron_right Wall

chevron_right List of all members

chevron_right Languages of members

chevron_right Native speakers

search
clear
swap_horiz
search

Sentence #728179

info_outline Metadata
warning
Your sentence was not added because the following already exists.
Sentence #{{vm.sentence.id}} — belongs to {{vm.sentence.user.username}} Sentence #{{vm.sentence.id}}
{{vm.sentence.furigana.info_message}} {{vm.sentence.text}}
star This sentence belongs to a native speaker.
warning This sentence is not reliable.
content_copy Copy sentence info Go to sentence page
subdirectory_arrow_right
warning
{{transcription.info_message}}
Translations
Unlink this translation link Make into direct translation chevron_right
{{translation.furigana.info_message}} {{translation.text}} Existing sentence #{{::translation.id}} has been added as a translation.
edit Edit this translation
warning This sentence is not reliable.
content_copy Copy sentence info Go to sentence page
subdirectory_arrow_right
warning
{{transcription.info_message}}
Translations of translations
Unlink this translation link Make into direct translation chevron_right
{{translation.furigana.info_message}} {{translation.text}} Existing sentence #{{::translation.id}} has been added as a translation.
edit Edit this translation
warning This sentence is not reliable.
content_copy Copy sentence info Go to sentence page
subdirectory_arrow_right
warning
{{transcription.info_message}}
{{vm.expandableIcon}} {{vm.sentence.expandLabel}} Fewer translations

Comments

PaulP PaulP July 12, 2015 July 12, 2015 at 11:34:35 AM UTC link Permalink

-> Li mortis antaŭ kvin jaroj
-> Li estas mortinta de kvin jaroj

GrizaLeono GrizaLeono January 10, 2016 January 10, 2016 at 6:54:12 PM UTC link Permalink

+1

Hans07 Hans07 January 12, 2016 January 12, 2016 at 4:02:26 PM UTC link Permalink

Ĉu ne povus resti ĉiuj kvin variantoj?

GrizaLeono GrizaLeono January 12, 2016 January 12, 2016 at 9:10:28 PM UTC link Permalink

Miaopinie ne, kara Hans. La radiko "mort" estas verbeca. Ekzemple en PIV tio estas montrata per steleto antaŭ la radiko en la verbo "*mort-i": http://vortaro.net/#morti
La adjektivo "mort-a" havas la signifon "rilata al morto".
Mi ja scias, ke PIV en la 2a difino de "morta" mencias "mortinta", sed PIV estas priskriba vortaro, kiu fakte notas la vortojn kun la senco, kiun iuj donas al tiu vorto, ne ĉiam laŭ la logiko de nia lingvo.

Bonvolu legi en http://www.reta-vortaro.de/revo/ la rimarkon sub "morta":
"Rim.: Nur la signifo morta 1 estas fundamenta kaj zamenhofa. Zamenhofo zorge distingadis inter „mortinta“ kaj „morta“, kiun lastan li neniam konfuzis kun „malviva" ...

Mi konscias, ke la afero estas malfaciligita pro la influo de vortoj el naciaj lingvoj.




al_ex_an_der al_ex_an_der January 12, 2016, edited January 12, 2016 January 12, 2016 at 9:46:21 PM UTC, edited January 12, 2016 at 10:50:50 PM UTC link Permalink

Kara Leo,
mi timas, ke la Fundamento ne helpos al ni, ĉar tie ne estas klare montrita, kion signifu la tie aperanta "morta".

"Lia filo mortis kaj estas nun malviva. — La korpo estas morta, la animo estas senmorta.
— Li estas morte malsana, li ne vivos pli, ol unu tagon."

Leginte tion, imagu vin en la rolo de sinjoro Ŝerloko Holmso kaj eltrovu, ĉu tiu fundamenta vorto "morta" laŭ la signifo egalas al "malviva", "mortinta", "mortanta", "mortonta", "mortema", "rilata al morto". Mi uzis komon, ĉar jam decidi, kie estu "aŭ" kaj kie "kaj" estas parto de la solvinda problemo. Mi scivolas, ĉu oni povas solvi la problemo, uzante nur la Fundamenton kiel kadron de la detektiva esploro.

Cetere ankaŭ PIV apenaŭ faciligas la aferon. Rilate al la menciita fundamenta frazo, ĝi sugestas du ideojn:
1. Zamenhof donis al tiu vorto "morta" en la fundamenta ekzemplo la signifon "mortema".
2. Ĝuste "mortema" ne estu la signifo de "morta". Tia uzo de "morta" estas evitenda.
Estas domaĝe, ke la aŭtoroj de PIV ne komunikas kialojn por (1) kaj (2).

PaulP PaulP January 13, 2016 January 13, 2016 at 10:05:45 AM UTC link Permalink

El la tre interesaj kontribuoj montriĝas, ke la signifo de "morta" estas tre neklara. Kial en "morta homo" ĝi signifas "mortinta" dum en "morta kondamno" ĝi signifas "al la morto"?

Pro tio, ke Tatoeba estas celita al lingvolernantoj, laŭ mi prefere ni uzu vortojn, kiuj estas tre klaraj, nemiskompreneblaj. "Mortinta" estas tia klara vorto, "morta" ne.

GrizaLeono GrizaLeono January 13, 2016 January 13, 2016 at 11:27:12 AM UTC link Permalink

Nu, mi lernis, ke persono, kiu mortis estas mortinta, ĉar li mortis. (Tio estas la fundamenta signifo de la radiko "mort". En la nederlanda "sterven", germane "sterben".
Morto estas la abstrakta koncepto por la "ago" morti. Por tio ni havas en la nederlanda kaj en la germana apartan vorton "dood", "Tot".
"Morta" estas adjektivo, kiu rilatas al tiu "ago".
En la nederlanda oni diras, ke mortinto estas "gestorven/dood/overleden" (overleden kongruas kun "forpasinta"). Infanoj ankaŭ diras "doodgaan" (iĝi mortinta) por "morti".
Ni havas verbon "doden" (germane "töten") por "mortigi".
France oni havas la vorton "mourir" por "morti" kaj "mort" por "morto". Por francoj "la mortinto" estas "le mort" kaj "la morto" estas "la mort" (rimarku le/la). L'accident causa la mort de deux personnes = La akcidento kaŭzis la morton de du personoj. Sur le champ de bataille restaient les corps de mille morts = Sur la batalkampo restis la korpoj de mil mortintoj (de la personoj, ne de la agoj morti).
Mi konscias, ke la naciaj lingvoj malklarigas la aferojn.

Mi provu uzi nur Esperantajn ekzemplojn por kompari la adjektivon "morta" kun adjektivoj derivitaj de aliaj netransitivaj verboj, ekzemple "vojaĝi" kaj "migri".
Se oni diras, ke iu estas morta, oni diras, ke persono estas ago.
Se oni diras, ke iu estas vojaĝa, oni diras, ke persono estas ago.
Se oni diras, ke iu estas migra, oni diras, ke persono estas ago.

Oni diras pri iu, kiu migris, ke li estas migrinto.
Oni diras pri iu, kiu vojaĝis, ke li estas vojaĝinto.
Oni diras pri iu, kiu mortis (la fundamenta difino de la radiko), ke li estas mortinta.

Kaj jen la fino de mia latino. :-)
Sed ne de aliaj lingvoj. Mi eĉ memoras la rusan frazeton: tjepjer leto smertj dlja nas....
Тепер лето сметь для нас. Nu, hodiaŭ tute ne estas somero. :-)

Hans07 Hans07 January 21, 2016, edited January 21, 2016 January 21, 2016 at 3:53:44 PM UTC, edited January 21, 2016 at 5:15:09 PM UTC link Permalink

PaulP
Laŭ via opinio do morta ne estas klara vorto, kaj ne taŭga por komencantoj.

Mi estas ŝokita! Mi lernis, ke el ĉiu o-vorto povas esti farita a-vorto, se tio faras sencon.

Por kompreni la signifon de morta, mi rekomendas al miaj lernantoj: legu! legu! legu!
Kion legi? Ekzemple enmetu la vorton morta en tatoeba kaj legu la ekzemplajn frazojn. Aperas 200 ekzempleroj, skribitaj de pli ol 40 diversaj aŭtoroj. L.m.o. tiuj frazoj estas ĉiuj kompreneblaj, senprobleme ankaŭ al komencantoj.

Mi ripetas mian peton:
Ĉu ne povus resti ĉiuj kvin variantoj?

Griza Leono
vi skribis
... la afero estas malfaciligita pro la influo de vortoj el naciaj lingvoj
Nia tuta Esperanto estas influita de naciaj lingvoj. Esperanto ne estas A-priori-lingvo.
Ĉu estas kritikenda, se iu uzas francdevenan esprimon, germandevenan? Zamenhof komencis tion per uzo de "da", ĉu ne?

Denove pri la 200 frazoj kun morta: lasu al ni ĉiuj uzi libere nian lingvon, ĉie, kie tio vere ne malhelpas.




GrizaLeono GrizaLeono January 22, 2016 January 22, 2016 at 10:35:46 AM UTC link Permalink

Mi iom traserĉis tekstaro.com pri tiu afero. Ŝajnas al mi, ke nur tre malmultaj ekzemploj uzas "morta" en la signifo de "forpasinta".
Ĉu la Akademio de Esperanto jam traktis tiun diskuton? Mi trovis la vorton "morta" nur en la fundamenta ekzercaro sub § 31. Tie ĝi ne havas la sencon "mortinta", sed "kapabla morti" aŭ eble "ne kapabla ne morti", "nekapabla ĉiam resti vivanta".
La radiko "mort" ja plurfoje aperas en http://akademio-de-esperanto.or...articipoj.html sed tie mi ne vidis diskuton pri "li estas morta".
Se ne ekzistas juĝo de la AdE, ĉu iu eble volas starigi la demandon al la Akademio?

Metadata

close

Sentence text

License: CC BY 2.0 FR

Audio

by {{audio.author}} Unknown author

License: {{vm.getLicenseName(audio.license)}} {{vm.getLicenseName(audio.license)}}
Added
Last modified

Logs

This sentence was initially added as a translation of sentence #136525Il est mort depuis 5 ans..

Li estas morta ekde kvin jaroj.

added by Hans07, January 26, 2011

linked by Hans07, January 26, 2011

linked by PaulP, July 12, 2015

linked by PaulP, July 12, 2015

linked by PaulP, July 12, 2015

linked by PaulP, October 13, 2015

linked by mraz, January 12, 2016

unlinked by PaulP, January 21, 2016

Li estas mortinta de kvin jaroj.

edited by PaulP, March 18, 2023

unlinked by PaulP, March 18, 2023

unlinked by PaulP, March 18, 2023

linked by PaulP, March 18, 2023