Homoj kutime manĝas kokaĵon, dum iuj rabobestoj manĝas kok(id)on, ĉu ne?
En germana mi manĝas Hähnchen, en angla chicken, en franca poulet. Kial nepras komplikigi la aferon en nia lingvo?
(eo) En la lingvo franca oni ne povas diri : "il a mangé poulet." Oni devas elekti inter: "il a mangé un poulet." (li manĝis kokidon, t. e. li manĝis unu kokidon tutan) kaj : "il a mangé du poulet." (li manĝis kokidaĵon, kio povus esti pli aŭ malpli ol unu kokidon). Se oni diras al mi, ke iu manĝis unu tutan kokidon, mi tion povas kredi. Laŭ tio mi tradukis al la franca.
Mi tamen konsentas kun GrizaLeono, ke ne tre ofte unu homo manĝas ĉe unu manĝo unu tutan kokidon.
Dankon al fs pro la pliaj klarigoj.
Mi komprenas la frazon jene: "il a mangé de la viande de poule(t)", kaj tion oni precize esprimas en Esperanto per "kok(id)aĵo.
Cetere, dum iuj bestoj kapablas engluti kok(id)on, kun plumoj kaj ostoj, ktp., mi konas neniun homon, kiu sukcesus fari tion :)
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #290046
added by Hans07, January 27, 2011
linked by Hans07, January 27, 2011
edited by Hans07, January 27, 2011
linked by fs, January 27, 2011
linked by fs, April 25, 2011
linked by Piteris, July 8, 2013