Ĉu ne "sur la ŝultroN"?
La kato saltas sur la tablo.= Die Katze springt auf deM Tisch (herum).
La kato saltas sur la tabloN. = Die Katze springt auf deN Tisch (hinauf).
Verŝajne vi pravas.
Antaŭ nelonge mi tamen devis ŝanĝi similan frazon, proksimume jenan "ŝi skribis ion sur la tabulon". Post iom da diskutado kaj laŭ ekzemploj el la tekstaro mi ŝanĝis al "sur la tabulo" (kvazaŭ ŝi staris sur la tabulo kaj skribis :)
Mi supozas, ke ŝi ankoraŭ ne staris sur mi :)
Dankon.
Jes, estas interese. La frazo kun "...sur la tablo" estas korekta sed dusenca. Sed se ŝi vere starus sur la tablo, oni devus skribi: "Ŝi skribis ion, starante sur la tablon." :-)
Se ŝi jam staris sur la tablo, sekve skribas ion, mi dirus: "Ŝi ekstaris sur la tablon. Starante sur la tablo, ŝi skribis literon...". Ŝi skribis eble sur la tablo, eble sur la plafono, aŭ sur muro, aŭ sur papereto, kiun ŝi tenis en la mano...
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #134382
added by GrizaLeono, January 30, 2011
linked by GrizaLeono, January 30, 2011
edited by GrizaLeono, September 4, 2012
linked by PaulP, December 8, 2015