
interesiĝon? aŭ simple "intereson"?
Se oni Googlas "perdas interesiĝon" oni trovas nur ĉi tiun frazon el Tatoeba, kaj el lokoj kiuj kopiis ĝin.

Jen bona demando, kara Dejo. Mi provos bone respondi.
Fakte la respondo troveblas en http://vortaro.net/#interesi%C4%9Do
Mi nur nun vidas ĝin. Mi tamen lasas ĉi-sube la klarigon, kiun mi jam skribis.
Mi komprenas, ke multaj homoj ne distingis inter "intereso" kaj "interesiĝo", kaj PIV (kiu estas priskriba vortaro) simple konstatas, ke "intereso" estas ofte (miaopinie erare) uzata anstataŭ "interesiĝo".
"Interes" estas verba radiko; "interesi" estas transitiva verbo.
Mi supozas, ke la tradukita frazo esprimas, ke la virinoj komence interes_iĝ_is pri "li", ke "li" interesis la virinojn. Eble ili inverse tute ne _interesis_ lin (eble li estas samseksema)
Post kelkaj vortoj, la virinoj perdis sian interesiĝon pri "li".
Mi do distingas inter "interesiĝo" de la virinoj pri "li" kaj (ebla) intereso, kiun la virinoj estigas ĉe "li".
Kiel komencanto mi ne tuj vidis la diferencon. Poste mi malkovris, ke eblas uzi Esperanton kiel tre precizan lingvon.
Bedaŭrinde estas iom malfacila tasko por instruisto klarigi tion al lernantoj, kies gepatra lingvo ne kapablas simple esprimi la diferencon.
Tial mi instruante uzis neekzistantan vorton "geïnteresseerd-wording". Iuj tuj komprenis min, aliaj ne...

Averto: Nefinitaj kaj senadresaj pensoj
La sekvaj linioj estas pli demando al mi mem ol komento.
Interesiĝo kaj interesiĝi – jen vortoj, kiuj cerbumigas min. Laŭlogike mi devas supozi, ke "interesiĝi" signifas "iĝi interesa" kaj emas prefere diri "esti interesata". En multaj okazoj tiu esprimo bone taŭgas. Sed (kvankam estas konate, ke gramatikaj kaj realaj rilatoj ne ĉiam kongruas) en aliaj okazoj mi sentas, ke tiu pasiva formo ne kontentigas. La interesato ja ne estas simple pasiva objekto de iu aŭ io interesa, sed mem agas almenaŭ psike: atentas, scivolas, deziras kontakti aŭ akiri.

Al Dejo:
Se oni guglas per la serĉtermino "interesiĝo" (do inter citiloj) oni trovas multajn trafojn.
Intertempe mi trovis pli bonan nederlandan vorton por esprimi "interesiĝo"n: "geïnteresseerdheid".

"geïnteresseerdheid" aspektas kiel "interesateco", ĉu ne? ☺

Proksimas ankaŭ tiuj vortigoj (kiuj ne estas tradukproponoj):
Post interŝanĝo de kelkaj vortoj li aŭtomate malpli interesas la virinojn.
kaj pli koncize:
Post malfermo de sia buŝo li tuj malpli interesas virinojn.

Griza Leono, mijn actieve aandeel is het gevolg van een sterke persoonlijke geïnteresseerdheid in de kwaliteit van Tatoeba en Esperanto. ☺
Cetere en la angla ekzistas "interestedness" kaj "interestingness".
Jen oni listigas vortojn kun signifo proksima al interestedness: http://thesaurus.com/browse/interestedness

Al Alexander:
Jes. "Geïnteresseerdheid" efektive estas la eco (ofte la nederlanda sufikso esprimas "econ", bedaŭrinde ne ĉiam, kaj ne nur tiu sufikso), kaj la "baza vorto", participo, "geïnteresseerd" estas "interesita".
Alexander, via nederlanda frazo perfektas.
Mi ĵus pripensis la uzon de "fino" kaj "finiĝo".
Ĉar "fini" estas transitiva vorto, oni povas diri la samon pri tiuj du vortoj, kiel pri intereso kaj interesiĝo, ĉu ne?
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #923027
added by GrizaLeono, June 3, 2011
edited by GrizaLeono, June 3, 2011
linked by oxyii, December 6, 2011
linked by wallebot, January 19, 2012