Kiel vi scias, Esperanto uzas la "rektan tempon" en subfrazoj kun "ke". Kiam li estis en tiu situacio, li pensis: "Li pafos min". Do, la frazo miaopinie estu "Li timis, ke vi pafOs* lin."
Laŭ via frazo li tiumomente pensis: Li pafUs min". (tio eblas, ekzemple, li povis pensi: "Se mi moviĝus, li pafus min")
En la franca same kiel en la nederlanda oni uzas en tiuj kazoj iun "pasintecan futuron", kiu havas la saman formon kiel la kondiĉan formon, ĉu ne? Mi provas en la franca:
Il pensait "il me tirera dessus" --> Il pensait qu'il lui tirerait dessus.
Donc un cas en plus de "faux ami"?
Uf! Malsimplas! (Que c'est compliqué)
Kiam li estis en tiu situacio, li pensis: "Li pafos min". Do, la frazo miaopinie estu "Li timis, ke vi pafOs* lin."
Ne nur viaopinie (respektive liaopinie). Tiel la tempo-rilatoj en kompleksaj frazoj en Esperanto funkcias, kaj tio estas la plej klara kaj simpla sistemo pensebla. Tion nia kolego Leono tre konvinke ilustris. Eĉ se ĉiu el ni iam iomete emas sekvi etnalingvajn kutimojn.
Kara al_ex_an_der, ne nomu min Leono, ĉar tio estas la kaŝnomo de alia kontribuanto!
Cetere mia antaŭnomo estas Leo, latina vorto por leono... por malsimpligi la aferojn :)
Ha, kiel ajn mi faras, ĉiel mi eraras! Mi ne volis nomi vin Griza, por ne - malgraŭ viaj faroj - diskriminacii vin pro viaj haroj kaj jaroj. Kaj konludis: mi kontentiĝu per la resto; leono estas bela besto! Do, nun restas nenio por diri. Daŭ-istoj proponus kiel solvon "la nenomebla" :) Do, kion vi preferas? GrizaLeono / Leo / Estimata amiko / Kara kolego ? Forstreku kaj aldonu laŭplaĉe :)
@ Al_ex_an_der (ĉu mi diru Xander? :)
Leono ja estas bela besto, sed... danĝerrrra!
Nun vi scias, ke mia antaŭnomo estas Leo. Vi do povas uzi tiun, ĝi esta pli mallonga ol GrrrizzaLeono :)
Antaŭ kelkaj jaroj mi multe korespondis kun unu el niaj nepoj. Por distingi inter liaj du avoj, mi ŝerce aldonis "Grijze Leeuw" al la subskribo "opa" (avo). Kaj poste, kiam mi bezonis uzantnomon, mi Esperantigis tiun nomon.
Sed vere, ĉe Tatoeba estas alia kontribuanto, kiu nomas sin Leono. Eble lia antaŭnomo estas Léon, laŭ la klasika greka vorto por leono. Mia nomo estas laŭ la klasika latina vorto :)
Iuj kredas, ke ĝi estas mallongigo de Leopold, sed miakaze ne estas tiel. Mi estis la naŭa filo de miaj gepatroj. Ne plu estis onkloj por iĝi baptopatro, do miaj gepatroj decidis peti sian plej aĝan filon Leopold (nomita laŭ nia avo, baptopatro de mia karmemora frato) iĝi mia baptopatro... kaj ĉar Leo iel memorigas al li...
kaj ĉar jam ekmankis knabaj nomoj... la decido estis facila.
Dankon pro konatigo kun via familio :) Kaj bonan nokton, Leo!
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #295628
added by sacredceltic, July 7, 2011
linked by sacredceltic, July 7, 2011
linked by sacredceltic, July 7, 2011
linked by sacredceltic, July 7, 2011
edited by sacredceltic, November 10, 2011
linked by nadya, February 27, 2012
linked by marcelostockle, February 3, 2013
linked by marcelostockle, February 3, 2013