kion signifas "morti la kolonon" ?
La plej ĉirkaŭaj du frazoj fakte estas "Tiu, kiu la kolonon [...] tretas, mortas." Ĉu vi nun komprenas? :)
Estas TRE stranga frazo, sed en la germana ĝi estas laŭregula kaj la strukturo estas kutima, kvankam ege troigita. Al Esperanto ĝi ja ankoraŭ tradukeblas. Pri aliaj lingvoj mi ne certas... en la angla kaj franca verŝajne perdiĝos la amuza sintakso.
do...mi ne pli scias kion signifas "treti kolonon"...
Do, tiu, kiu tretas (kontraŭ) kolonon, devos morti. Kaj la resto de la frazo priskribas kie la kolono staras ktp.
Ĉu oni ne povas uzi "treti" tielmaniere?
Laŭ ReVo: Premi per piedoj: treti vinberojn; treti en vinpremejojZ; li surtretis la piedojn de la virinoZ; tenu vin proksime de mi, por ke neniu tretu sur vinZ; liaj ŝuoj estis tretplatigitajZ.
ĉu vi celas : piediri sur la kolono aŭ puŝi...?
Mi celis puŝi/premi per piedo. Same kiel piedpilkisto tretas(ĉu?) pilkon.
En la angla estus ion kiel "He, who kicks the pillar/column, which stands at the bridge, which [...] dies." sed mi lasas anglajn frazojn al la denaskuloj.
kaj ĉu vi celas diri ke li jam estas mortita aŭ ke li nun mortiĝas?
La senco estas "devas morti" aŭ "mortos". Do, semantike, la verbo "mortas" ne indikas la vere nunan tempon, sed ĝeneralan eldiron, simile al: "Tiu, kiu estas la plej rapida, gajnas."
>La senco estas "devas morti" aŭ "mortos". Do, semantike, la verbo "mortas" ne indikas la vere nunan tempon, sed ĝeneralan eldiron, simile al: "Tiu, kiu estas la plej rapida, gajnas."
Mi dubas pri tio...mi preferus "mortos"...
Nu, estas la sama en la germana. La "Präsens" povas esprimi la nunan tempon, la estontan tempon kaj ĝeneralan eldiron.
Klaras, ke ne temas pri la nuna tempo, kaj ĝi laŭ mi ankaŭ havas pli da sencon kiel ĝenerala eldiro ol en la senso de "Wer den Pfeiler tritt, wird sterben." (kiu enhavus krome iun indikon pri daŭro inter la treto kaj la morto).
Do, laŭ mi "mortas" estas la plej bona traduko de la frazsenco.
>Nu, estas la sama en la germana.
Mi dubas tion. Esperanto ne estas germana lingvo. En esperanto, futuro estas futuro...
>Klaras, ke ne temas pri la nuna tempo
Por vi, germanano...ne por mi...tamen, esperanto estas internacia lingvo...
>kaj ĝi laŭ mi ankaŭ havas pli da sencon kiel ĝenerala eldiro ol en la senso de "Wer den Pfeiler tritt, wird sterben.
Sed "wird" ne troviĝas tie...
Laŭ mi, viron kiu tretas kolonon ne povas mortiĝi samtempe...
Mi nur komparas ĝin al la germana lingvo, ĉar mi ja tradukis la frazon EL la germana, do devas ja transporti la signifon ankaŭ de la lasta verbo al Esperanto.
Estas facila afero:
En la germana, la Präsens-form "[er] stirbt" povas laŭ la tempo havi 3 interpretaĵojn:
1) la nun-tempo (li nun mortas, estas mortanta)
2) la futuro (li mortos)
3) ĝenerala sen-tempa esprimo
La as-formo de verboj en Esperanto nur egalas al interpretaĵo 1) kaj 3) de la germana. Ili ne povas esprimi la futuron.
La semantiko de la frazo "Wer den Pfeiler tritt, stirbt." laŭ mia kompreno sufiĉe klare esprimas, ke temas pri ĝenerala eldiro: "Se iu tretas la kolonon, li do mortas.", TUTE ne estas io ajn dirita pri la tempo de la treto aŭ la morto.
Do, ne temas pri samtempeco aŭ futuro aŭ io ajn en tiu frazo. Pensu ekzemple pri frazoj, kiuj enhavas "Se oni (ne)...", tiu tre ofte estas ĝenerala esprimo sen tempoindiko, do ambaŭ flankoj enhavas kutime la as-formon de la verbo. Ankaŭ us-formo eblas, sed tio estas alia afero kun alia senco.
Do, "mortos" ŝanĝus la senson.
Cetere, ĉu ne mankas komo post "magiques" en via franca frazo?
>Cetere, ĉu ne mankas komo post "magiques" en via franca frazo?
Ne. En la franca, malsame la germana, komoj ne estas devigitaj sed ritmas la spiron. Mi povas elekti meti ilin aŭ ne.
Eblas legi: "les pouvoirs magiques qui réalisent des miracles" sen komo.
Cetere, mi elektis ne aldoni komon en tiu lasta parto por rapidigi, kaj pli bone kontrasti kun la fino ", va mourir", kiu tiel pli klarigas la ligo kun la subjekto, laŭ mi.
Aĥ tiel. Bone.
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #1076359
added by Vortarulo, September 1, 2011
edited by Vortarulo, September 1, 2011
linked by sacredceltic, September 6, 2011