Jen interesa frazo! Mi rigardis en Tatoeba kaj trovis multajn ekzemplojn kun "vestis sin + nominativo". Kaj la frazo ne vere malĝustas ĉar oni povas diri "Li vestis sin kiel virino vestas sin."
Tamen, se oni anstataŭigas sin per min, ĉu la vera senco estas "Li vestis min kiel virino vestus min." aŭ "Li vestis min kiel oni vestas virinon."? Mi pensas ke la dua frazo estas pli logika ĉar finfine mi aspektus kiel virino je la fino de la vestado.
Do mi estus dirinta "Li vestis sin kiel virinon."
Kion vi pensas pri tio ?
Mi revortigas. Tiu frazo ne vere malsimilas de "Petro vestis Vilhelmon kiel virino(n).
2 eblecoj:
1/ Petro vestis Vilhelmon kiel virino. = kiel virino vestus Vilhelmon.
2/ Petro vestis Vilhelmon kiel virinon. kiel Petro vestus virinon.
Ĉar ŝajne Vilhelmo fine estas vestita kiel virino, la senco prefere estas tiu de la dua frazo. Do logigke "Li vestis sin kiel virinon." :-)
Vi pravas. Ambaŭ kazoj eblas.
Mi kompletigos la frazon por forpreni ĉian dubon.
En Tekstaro.com estas kelkaj trafoj je la serĉesprimo "vest\VF sin kiel "
La akuzativo estas malofta tie.
Kion vi opinias pri "vesti sin virine"?
"senso" → "senco", ĉu ne?
Mi vizitis vian retejon pri botaniko. Ĝi estas rimarkinda. Gratulon!
"vesti sin virine"? > jes, kial ne, aŭ ankaŭ virinece. Ne gravas, ĉiuj tiuj frazoj estas kompreneblaj. Via nuna ŝanĝo malebligas mian harfendadon. Mi ne intencis ke vi ŝanĝu ion ajn, sed nur volis skribi mian matenan pripenson.
"senco", ĉu ne? > jes... kaj tio ne estis mia sola eraro... :-D
Gratulon! > dankon
Vidante vian kaŝnomon, mi pensis pri kometo, kiun mi vidis antaŭ multegaj jaroj. Eble Arend-Roland. Mi tiam ne bezonis optikajn instrumentojn por vidi ĝin.
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #419460
added by GrizaLeono, November 2, 2011
linked by GrizaLeono, November 2, 2011
linked by Pfirsichbaeumchen, September 29, 2013
edited by GrizaLeono, January 19, 2024