Estas bonega nokto... = Ekzistas bonega nokto...
-> Ĝi estas bonega nokto...
Dankon pro la komento, Nimfeo. Mi deziras aŭdi la opiniojn de aliaj. Por mi, "Ĝi estas bonega nokto..." sonas kiel nenatura Esperanto. Mi serĉis per La Tekstaro kaj per Google, kaj ne trovis eĉ unu ekzemplon kun "ĝi" indikante tempo-unuon (minuton, horon, tagon, matenon, nokton, ktp) en kombino kun "estas bon(eg)a". Mi trovis unu ekzemplon kun "tio ne estas bona tago...". (El "la Faraono". Ĉu "tiu" estus pli logika ol "tio"?)
Simile, mi trovis malmultajn esprimojn kun "estas" + "bon(eg)a" kaj tempo-unuo. Sed ĉiuj, kiujn mi trovis, indikis specifan momenton. El la kunteksto, leganto komprenas ke "estas bona tago" signifas, ekzemple "hodiaŭ". "Estos bona tago" indikas ke "tiu tago" estos oportuna. "Estos bona momento" indikas ke "la proponita horo" plaĉas. "Estas bona nokto" indikas ke "la nuna estas oportuna nokto". Mi ne trovis multajn, sed ĉiuj estis de tiu speco. Kontraste, mi ne trovis ekzemplon, kiu respegulas vian aserton, "Estas bonega nokto... = Ekzistas bonega nokto...".
Tatoebanoj, kion vi opinias? Se mi entuziasmas pri la nuna vespero, ĉu validas la diraĵo, "Estas bonega nokto por danci"? Ĉu vi preferas/akceptus "Ĝi estas bonega nokto por danci"? Ĉu laŭ vi alia esprimo estas pli bona?
Kara Koninda,
Eble pli trafa esprimo, pli spontana, povus esti: Jen (estas) bonega nokto por danci!
"Jen bonega nokto por danci."
Mi kredas, ke tiu esprimo tre bone rediras la ideon de la angla kaj franca frazoj.
Mi proponas ŝanĝi la frazon laŭ tiu rekomendo de nimfeo.
Dankon.
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #497483
added by Koninda, November 3, 2011
linked by Koninda, November 3, 2011
linked by nimfeo, June 16, 2015
linked by PaulP, July 1, 2015
edited by Koninda, July 1, 2015
linked by glavsaltulo, May 20, 2020