bonvolu > bonvole
(ĉar gramatike ne povas aperi u-forma verbo post "bonvolu"; kutime, do, ni uzas la formon "bonvolu fari" ktp).
aŭ entute sen "bonvolu", ĉar ĝi ne aperas en la originala frazo.
Mi forprenas la "bonvolu".
Tamen, tiun gramatikan regulon mi sentas esti superflua.
Komparante engl deu fra hisp jap k.a. mi ĉie trovas verbon en imperativo kun aldona please bitte por favor kudasai. Kial Esperanto malpermesu la duoblan imperativon, kiu estas normala en aliaj lingvoj?
Ĉar en Esperanto, laŭ la gramatiko, la vortumo estas:
Bonvolu fari/legi/meti/studi/ktp, nome, infinitivo post "bonvolu".
Estas erare diri/skribi: Bonvolu diru kion vi pensas.
Ĝi devas, anstatataŭe, esti: Bonvolu diri kion vi pensas.
"Kial Esperanto malpermesu la duoblan imperativon?"
Imperativo esprimas deziron aŭ ordonon k.s. kaj kompreneble nur havas sencon, se oni komunikas tion, kion oni deziras aŭ ordonas.
Je la alia flanko oni uzas "bonvolu" tiel, ke ĝi ne plu reprezentas memstaran signifon (kiu laŭ la vortsintezo povus estis "Volu bonon!).
Tial necesas post "bonvolu" indiki, kion oni deziras.
Oni devas nomi tion. La nomformo de verbo estas la infinitivo. Do ekzemple: "Bonvolu veni."
Al kiu tio ne plaĉas, tiu havas plurajn eblecojn:
1. Esprimi la peton en dependa aŭ ĉefa frazo:
"Venu, mi petas." aŭ "Mi petas: venu!"
2. Esprimi la peton per adverbo:
"Bonvole venu."
3. Uzi du imperativojn, inter kiuj ne estas gramatika rilato.
"Bonvolu! Venu!" (germ.: Sei so gut! Komm!)
Kompreneble mi devis skribi "Bonvole venu!".
(Mi forgesis la krisignon.)
Duplicates of this sentence have been deleted:
x #5078009
Tags
View all tagsSentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #1272012
added by Hans07, February 7, 2012
linked by Hans07, February 7, 2012
linked by kolonjano, February 7, 2012
edited by Hans07, February 15, 2012
linked by Nero, February 15, 2012
linked by Nero, February 15, 2012
linked by Balamax, March 26, 2013
linked by Balamax, March 26, 2013
linked by Balamax, March 26, 2013
linked by Balamax, March 26, 2013
linked by danepo, March 26, 2013
linked by Balamax, March 26, 2013
linked by Balamax, March 26, 2013
unlinked by herrsilen, January 2, 2015
linked by Silja, February 9, 2015
linked by Horus, April 22, 2016
linked by Raizin, January 22, 2018
linked by Raizin, January 22, 2018
linked by PaulP, February 6, 2020
linked by glavsaltulo, April 14, 2021
linked by glavsaltulo, April 14, 2021
linked by landano, July 22, 2023