Noto: Vikipedio uzas "Facebook".
Kiam oni vidas la rilaton inter:
Windows -Vindozo
Wikipedia- Vikipedio
Mi taksus pli konsekvencan diri Facebook-Fejsbuko.
Kial ne Fezbuko? :-)
Se vi preferas "Facebook", mi pretas ŝanĝi la vorton.
Cetere mi ne tre ŝatas tiun "bakitan aeron" de tiu retejo. Mi pripensu mian eksiĝon tie (se tio eblas!)
Kial ne Vizaĝaro? :-)
Nu fakte, pli kaj pli da homoj uzas "Fejsbuko".
Tamen, se vi demandas pri mia opinio: Kiel senfantazia ideo!
@GrizaLeono
Kion vi volas esprimi per "bakita aero"? Mi emas ekscii tion. ☺
Ie mi legis en la nederlanda "Smoelenboek". Laŭvorte "Vizaĝ-aĉ-ar-o". Dankon al Alexandro pro lia sugesto de "aro".
Al Alexander:
Oni uzas la esprimon "bakita aero" por indiki ion stultan, senvaloran, bagatelan, ..., kion iuj kredigas altvalora, interesega, mirinda, ... celante gajni monon per ĝi.
Tiu esprimo estas laŭmoda. Ĉu ne ekzistas germana samsignifa esprimo?
En la germana oni diras, ke io "estas" (aŭ pli ofte "estis") "nur varmega aero" aŭ "nenio krom varmega aero".
Post via klarigo mi komencas ŝati vian "bakitan aeron". Mia unua mensa ligo kondukas min al preskaŭ senenhavaj bulkoj, kiujn oni tre trafe povus nomi "bakita aero", sed vere; ekzistas multaj grandaj projektoj, kiuj fakte estas ofte nur laŭte laŭdata bele "bakita aero". ;-)
Kelkfoje ankaŭ taŭgus "pakita aero".
Oni ankaŭ uzas "luchtbel" = "(aer)bobelo" , kiu malaperas, se oni volas ekzameni ĝin... aŭ tute ne videblas, se ĝi ne estas en akvo.
Tags
View all tagsLists
Sentence text
License: CC BY 2.0 FRLogs
This sentence was initially added as a translation of sentence #1479752
added by GrizaLeono, May 27, 2012
linked by GrizaLeono, May 27, 2012
linked by marcelostockle, November 29, 2012
linked by Dejo, June 9, 2014
linked by Dejo, June 9, 2014
linked by PaulP, June 9, 2014